Unuiĝinta Federacio de Planedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝinta Federacio de Planedoj
interplanetary organization • fikcia registaro • fikcia plurstela ŝtato
Komenco 2161 vd
Antaŭe United Earth vd
Lando(j) Unuiĝinta Federacio de Planedoj vd
Sidejo Parizo
Ideologio

neintervenismo • pacismo

vdr
Unuiĝinta Federacio de Planedoj
(fikcia organizaĵo)
Bazaj informoj
speco: fikcia organizaĵo el la filmoj de la serio Star Trek
fondojaro: 2161
Ĉefurboj: Parizo (administra); San-Francisko (legislativa), Tero
Valuto: "federacia kredito"
federacia himno: MIDI-versio aŭdebla ĉi-tie Arkivigite je 2006-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
Esplora kaj defenda forto: la "stelŝiparo"
Unuiĝinta Federacio de Planedoj
interplanetary organization • fikcia registaro • fikcia plurstela ŝtato
Verko Vectors
Andor: Paradigm
Bajor: Fragments and Omens
Cardassia: The Lotus Flower
The Dominion: Olympus Descending
Last Full Measure
Enemy of My Enemy
The Soul Key
The Root of All Rage
The Ashes Of Eden
Federation
Fire on High
To Brave the Storm
Fearful Symmetry
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
The Farther Shore
Once Burned
Homecoming
Infection
Into the Void
Warpath
Mission to Horatius
Full Circle
Q&A
Red Sector
Rising Son
Synthesis
Trill: Unjoined
The Good That Men Do
These Are the Voyages…
Zero Hour
Day of Honor
Arena
A Taste of Armageddon
Timescape
Basics, Part I
Remembrance
Assimilation², Issue 1
Assimilation², Issue 2
Assimilation², Issue 3
Assimilation², Issue 4
Maps and Legends
Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual
Absolute Candor
Star Trek: New Worlds
Star Trek: Starfleet Command
Stardust City Rag
The Impossible Box
Broken Pieces
Et in Arcadia Ego, Part 1
Et in Arcadia Ego, Part 2
Star Trek Fleet Command
Federation – The First 150 Years
Vulcan
People of Earth
The Star Trek Book
Live by the Code
The Captain's Oath
The Face of the Unknown
Reflections
An Imbalance of Power
Denial of Destiny
Crossroads
A Handful of Dust
Interphase, Book 1
Interphase, Book 2
Star Trek: The Original Series Core Game Book
The Klingon Dictionary
Star Trek: Infinite
Informoj
vdr

La Unuiĝinta Federacio de Planedoj - angle United Federation of Planets, ĉine 星際聯邦, hispane Federación Unida de Planetas, france Fédération des planètes unies, germane Vereinigte Föderation der Planeten, japane 惑星連邦, ruse Объединённая Федерация Планет (pliaj oficialaj versioj, ekzemple en la vulkana lingvo, ĉi-tie ankoraŭ mankas) - estas fikcia organizaĵo el la filmoj de la serio Star Trek, kiu ampleksas interalie la loĝantojn devenajn el la reala planedo Tero kaj la fikcia planedo Vulkano, inkluzive de multaj stelŝipoj vojaĝantaj tra la kosmo, multaj kolonioj kaj postenejoj de la federacio sur aliaj planedoj. Ne parto de la federacio estas iuj pliaj fikciaj vivoformoj de la kosmo, kutime laŭtradicie pli agresemaj kaj sekve malkonsentantaj pri la pripacaj reguloj de la federacio, interalie ekzemple la romulanoj kaj klingonoj.

Laŭ la televidaj kaj kinejaj filmoj de la serio Star Trek, la federacio estas interstela federisma organizaĵo kun (laŭ la stato de la jaro 2373) sume pli ol 150 membraj planedoj kaj miloj da kolonioj sur pliaj planedoj. La federaciaj planedoj kaj kolonioj kovras areon de 8.00 lumjaroj ene de la galaksio lakta vojo. Politike, laŭ la filmoj kaj libroj de la serio temas pri liberisma demokratio kaj konstitucia respubliko. La federacio havas sian propran esploran kaj defendan forton, la stelŝiparon (angle Starfleet, germane Sternenflotte, hispane Flota Estelar, japane 宇宙艦隊, ruse Звёздный флот). La federacio kaj sia stelŝiparo estas la ĉefa fokuso de ĉiuj filmoj de la serio, escepte de la filmo "Star Trek: Enterprise", kies eventoj okazas antaŭ ol la federacio ekekzistis.

Por la dua duono de la 20-a jarcento, kiam la ideo de la scienc-fikcia serio kreiĝis kaj kiam reale ardis la Malvarma Milito, jam la ideo de tut-tera federacio, en kiu ĉiuj homoj el la malfondiĝintaj ŝtatoj Usono, Sovetunio, Popola Ĉinio, la diversaj eksaj ŝtatoj de Eŭropo kaj la aliaj regionoj de la tero pace kaj kolege kunlaboras politike, ekonomie, eduke kaj defende, ŝajnis granda utopio. Tamen la fikcia federacio ja ampleksas multe pli ol la pasintece intermilitintajn naciojn de la Tero. En la filmo "Star Trek: Enterprise" estas prezentite, ke dum la jaro 2155 la Tera Ministro Nathan Samuels tre luktis por "Koalicio de Planedoj" kaj invitis fikciajn aliajn hom-similajn speciojn de la kosmo, unue la vulkananojn, andorianojn kaj telaranojn, kun la teranoj esti la fondaj membroj de tia federacio. Komence multaj teranoj estis skeptikaj al la ideo, kaj ksenofobie timis komunan ŝtategon kun tiom da ne-homoj. Kiam la tera politikisto John Frederick Paxton ekspluatis tiun ksenofobion sur la Tero kaj deklaras sin gvidanto de kontraŭfederacia movado, multaj de la ne-homaj vivoformoj sennerviĝis kaj preskaŭ forlasis la ideon de koalicio. Tamen, la stelŝipa kapitano Jonathan Archer en flama parolo rekonvinkas ilin doni ŝancon al unuiĝinta organizaĵo de mondoj. Ses jarojn pli poste, dum 2161, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj organiziĝis.

La federacio havas ekzaktajn regulojn por la civilizoj de planedoj, kiuj deziras membriĝon. Diskriminacio bazita je kastoj estas malpermesata, kaj same netoleriĝas fortaj sistemaj malobeoj al universalaj rajtoj de individuoj, kiel ekzemple la nejusta ekstermilita malliberigo de aŭ sam- aŭ aliplanedanoj. Kvankam la plej multaj membraj mondoj havas nur unusolan, unuiĝintan mondan registaron, tia unueca reprezentiĝo ne estas antaŭkondiĉo por membriĝo, ĉar la federacio ankaŭ akceptas "asociigitan membrecon" de ne-unuiĝintaj mondoj.

Fikcia historio[redakti | redakti fonton]

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la katastrofa Tria Mondmilito de la Tero, en kiu interbatalis multaj nacie miksitaj aliancoj de teranoj, en 2063 la scientisto Zefram Cochrane inventis kaj praktike pruvis la unuan teknikan generacion de potencaj warp-motoroj por stelŝipoj, kaj sekve de tio konstruis la unuan vere potencan teran kosmoŝipon, Phoenix. La testoj de la warp-motoroj proksime de la Tero kaptas la atenton de la vulkananoj, teknike multe pli progresinta homeca vivoformo de la fikcia planedo Vulkano 16 lumjarojn for de la Tero – en la momento de la testoj la vulkananoj ĵus havas sciencan stelŝipon proksime de la suna sistemo.

La vulkananoj havas unuarangan direktivon ne interferi kun evoluantaj mondoj aŭ kun ilia interna politiko, kaj plenumas la regulon ekkontakti kun planeda civilizo nur post kiam tiu civilizo meminiciate eltrovis la warp-teknologion. Sekve de la malkovro de la teraj testoj, la vulkananoj do establis kontakton kun la teranoj, kaj dum la sekvaj jardekoj kaj politike kaj teknologie donis multan evoluan helpon al la tera civilizo. La teranoj fondis kelkajn homajn koloniojn en stelaj sistemoj proksimaj al la Tero kaj establigis komercajn kontaktojn kun iuj ekster-teraj vivoformoj, krom kun la vulkananoj interalie kun la denobulanoj. Rapide post tio, la unuaj provoj ekesplori pli malproksimajn zonojn de la kosmo estis ekiniciataj.

22-a kaj 23-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Multaj epizodoj de la filmaro Star Trek indikas, ke la tera stelŝiparo jam plene funkciis en 2119, kiam ĝi provizis financan subtenon de eksperimentoj de Zefram Cochrane kaj Henry Archer, kiuj gvidis al la unuaj sukcesaj warp 3-kosmoflugoj dum la 2140-aj jaroj. Poste la tekniko pluprogresis, kaj en 2151 ekfunkciis la unua warp 5-stelŝipo, "Enterprise (NX-01)", sekvate de la ŝipo "Columbia (NX-02)" en 2155, kaj pliaj postaj stelŝipoj. La stelŝiparo per tio iĝis la gvida esplora kaj armea branĉo de la tera administrado.

En 2150, monda registaro, "Unuiĝinta Tero" (inter alie angle United Earth, germane Vereinigte Erde, hispane Tierra Unida) estis formita kiu inkluzivis ĉiujn pasintajn naciajn ŝtatojn de la Tero.

Kvankam neniu unuopa individuo respondecas pri la kreo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj, la esplora stelŝipo Enterprise NX-01 estis grava kataliza forto. Sub la komando de Jonathan Archer, ĝi helpis forĝi aliancon inter la ĝis tiam intermilitantaj homecaj vivoformoj vulkananoj, andorianoj, kaj telaranoj, kaj forĝis etoson de unueco kaj kunlaboro en la Alfa Kvadranto de la kosmo. En 2155 la Tera Ministro Nathan Samuels tre luktis por "Koalicio de Planedoj" kaj invitis fikciajn aliajn hom-similajn speciojn de la kosmo, unue la vulkananojn, andorianojn kaj telaranojn, kun la teranoj esti la fondaj membroj de tia federacio. Post la komenca ksenofobia timo de multaj teranoj havi komunan ŝtategon kun tiom da ne-homoj, kiun politike la tera politikisto John Frederick Paxton ekspluatis kaj kreis kontraŭfederacian movadon, fine tamen ses jarojn pli poste, dum 2161, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj organiziĝis. La federacio aparte formiĝis el la detruegoj de Tera-Romulana milito, kiu ardis dum pli ol jardeko ĝis la jaro 2160 kaj montris la neceson de larĝa interstela federacio por helpi estonte eviti la hororon de tiaj militoj. La ĝis nun tera stelŝipa organizaĵo unuiĝis kun la similaj organizaĵoj de la vulkananoj kaj aliaj membraj planedoj, kaj transformiĝis al federacia stelŝiparo, kiu estonte estos kaj la esplora, kaj la diplomatia, kaj la armee defenda branĉo de la federacio. Laŭ informoj el epizodo el la serio Star Trek: Enterprise, Jonathan Archer pli poste iĝis la federacia ambasaroro sur la planedo Andorio, konsilisto de la federacio, kaj prezidanto de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj inter la jaroj 2184 kaj 2192.

Ĉirkaŭ 2223, plimultiĝas politikaj tensioj inter la federacio kaj la Klingona Imperio.

En 2267, pripaca traktato estas subskribata, sed la du inter stelaj fortoj restis en stato de malvarma milito, kiu foje dum la sekvaj 26 jaroj erupcias en limigitaj armitaj konfliktoj. En 2293, la "interkonsento de Ĥitomer" prezentas pli stabilan pripacan traktaton, kiu vere finas la malvarman militon kaj sekvigas sep jardekojn de relativa paco.

Intertempe, inter la jaroj 2243 kaj 2245 estis konstruita la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701) por la stelŝiparo de la federacio - ĝi estas signife pli potenca ol la ĝis tiamaj stelŝipoj de la federacio, kaj dediĉiĝas por pacaj esploraj misioj en kosmaj regionoj ĝis nun home neesplorataj, tamen havante ankaŭ la plej avancitajn armilojn konatajn de la teranoj, vulkananoj kaj aliaj planedoj de la federacio, por la kazo ke la ŝipanaro devu defendu sin aŭ aliajn vivaĵojn malpace atakitajn. Pluraj postaj gvidaj stelŝipoj de la federacio heredas tiun nomon, nur estas diferencigitaj per aldonaj literoj (-A ĝis -E).

Frua 24-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 2311, en akcidento inter teknologie kamuflita federacia stelŝipo kaj simile teknologie kamuflitaj romulanaj kosmaj postenejoj, miloj da federaciaj civiluloj kaj stelŝiparanoj mortis kaj pluraj romularaj postenejoj malaperis. En pripaca traktato rekonfirmiĝas neŭtrala kosma zono inter ambaŭ imperioj, kaj la federacio konsentas nek pluevoluigi nek apliki la kamuflan teknologion.

En 2344, la romulana stela imperio atakis klingonan postenejon sur la planedo Narendra 3, sed neantaŭvidate la gvida federacia stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701-C) sub komando de kapitano Rachel Garrett, venis defendi la klingonojn. Sekve, la stelŝipo Enterprise estis detruata, kaj tiu ofero tiom honorige impresis la klingonojn, ke la burĝonanta diplomatio inter la du interstelaj potencoj rapide kreskis ĝis formala alianco. Esploroj kaj ekspansio en la 2340-aj kaj 2350-aj jaroj konfliktigis la federacion kun pluraj etaj kaj grandaj kosmaj potencoj, inkluzive de la kardasianoj.

Kardasiana milito[redakti | redakti fonton]

Kontaktiĝo de la federacio kun kosma vivoformo nomata la kardasianoj gvidis al ampleksa armita konflikto. Unu el pluraj erupcioj de tiu konflikto estis masakro de federaciaj civiluloj sur la planedo Setlik 3' en 2347. Fine armistico povis esti atingata, kaj neŭtrala zono formiĝis en 2370. Pluraj el la federaciaj kaj kardasianaj kolonioj post tiu traktato trovis sin situantaj ene de la teritorio de la alia potenco. Trovatis interkonsento pri la transfero de tiuj kolonioj al la koncerna kosma teritorio. Tamen, iuj federaciaj kolonistoj malkonsentis pri la interkonsento kaj kreis ribelan movadon kiu plu luktis kontraŭ la kardasianoj.

Meza 24-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 2365, la federacio havis unuan formalan kontakton kun la Borg-kolektivo, kiu danĝerigis la pluekziston de la federacio en la batalo de la planedo Wolf 359. Samtempe okazis interna milito ene de la klingona imperio.

Inter la jaroj 2363 ĝis 2371, la USS Enterprise (NCC-1701-D) estas la gvida stelŝipo de la federacio.

De 2373 ĝis 2375, la federacio batalis en la "Dominaĵo-Militon". Tiu senkompare estis la plej larĝa konflikto en kiu la federacio iam estis enplektita: Alianco de la federacio, la klingonoj kaj la romulanoj batalis kontraŭ la alianciĝintaj potencoj de dominaĵo, kardasianoj kaj plia potenco nomata Breen. Fine la federacia-klingona-romulana alianco venkis, sed la perdoj ĉe ambaŭ flankoj estis signifaj.

En 2379, la gvidanto Ŝinzon de la planedo Remo gajnis kontrolon pri la romulana stela imperio. La teamo de la nun gvida federacia stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701-E) asiste de disidentoj el la romulana stelŝiparo povis renversigi tiun puĉon, kaj malfermiĝis ŝanco por pli bonaj rilatoj inter la federacio kaj la romulanoj post du jarcentoj de intertensio (malgraŭ la okazaj aliancoj en momentoj de komuna danĝero esti neniigataj).

Ebla estonto[redakti | redakti fonton]

En iuj skizoj por plia evoluo de la fikcia universo de la Star Trek-filmoj elstara "interepoka malvarma milito", en kiu ekzistas pluraj frontoj en la epokoj inter la 28-a kaj 31-a jarcentoj. Ĉiukaze, ĝis la 29-a jarcento la federacio esploras tempon per ampleksaj tempovojaĝaj misioj, kiel ĝi antaŭe esploris la ne-jam-konatan kosmon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]