Litago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litago
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50582
Demografio
Loĝantaro 196  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 1° 45′ U (mapo)41.8138938-1.7536284Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 781 m [+]
Areo 15,303646 km² ( 153 0.3 646 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Litago (Provinco Zaragozo)
Litago (Provinco Zaragozo)
DEC
Litago
Litago
Situo de Litago
Litago (Hispanio)
Litago (Hispanio)
DEC
Litago
Litago
Situo de Litago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Litago [+]
vdr

Litago [liTAgo] estas municipo de Hispanio, en la suda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Litago estas municipa teritorio en la suda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas teritorion kiu limas totale kun Lituénigo, Trasmoz, Añón de Moncayo, Alcalá de Moncayo kaj Vera de Moncayo. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Litago mem estas je 86 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 16 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 781 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Litago estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, aperis la unuaj informoj pri la kastelo de Litago kiu havis du turojn, kiam Alfonso la 2-a en 1191 donis ĝin al Miguel Valamazano, kun la loĝloko, kaj tiu du jarojn poste li donis ĝin al la Monaĥejo de Veruela, kio estis aprobita de Jakobo la 1-a en 1247 kaj Jakobo la 2-a en 1303. ​Ĉirkaŭ la 13-a jarcento, oni konstruis proksime de la kastelo la romanikan preĝejon de la Asunción de Nuestra Señora, kies sonorilturo eble estas ties ĉefturo. La lastaj informoj pri la kastelo datas de komenco de 1475. Ĉirkaŭ la 14-a jarcento, la preĝejo estis reformita per aldono de kapeletoj.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. En la 19-a jarcento, estis kvar ermitejoj.

Litago demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Litago oni malaltiĝis ĝis nunaj 194 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo; du turoj; kastelo kaj Natura Parko Moncayo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]