Litovio en la Somera Olimpiko 1992
Litovio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 1992 en Barcelono | ||||||||||||
47 sportistoj en 11 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagtenanto | Raimundas Mažuolis | |||||||||||
Medaloj Rango: #34 |
oro 1 |
arĝento 0 |
bronzo 1 |
sumo 2 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 |
||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Rusia Imperio (1912) Sovetunio (1952–1988) |
Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono (Katalunio, Hispanio). Temis pri la tria partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. Entute la Somera Olimpiko de Barcelono estis la unua post la disfalo de Sovetunio, kaj la teamoj de Litovio, Latvio kaj Estonio estis la nuraj el la ŝtatoj re-ekestintaj post la disfalo, kiuj partoprenis en sendependa nacia teamo kaj ne en unia teamo. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 47 atletojn, el ili 36 viroj kaj 11 virinoj, por konkuri en 11 sportaj disciplinoj.
Medalistoj
medalo | nomo | disciplino | evento |
---|---|---|---|
oro | Romas Ubartas | atletiko | vira diskoĵeto |
bronzo | litova vira teamo de korbopilko | korbopilko | vira teama turniro |
En korbopilkaj turniroj de antaŭaj jaroj, litovaj sportistoj havis esencan partoprenon en la sukcesoj de la sovetunia nacia teamo: Entute korbopilkado en la sovetunie okupita respubliko Litovio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estiĝis tre populara sporto kaj simbolo de kaŝa solidaro kun Usono, dum la komunistaj regantoj ne povis puni la engaĝiĝon, ĉar formale la litovaj korbopilkistoj ja kontribuis al la sporta renomo de la sovetunia nacia teamo. En la turniro de 1992 tamen la litovaj "motoroj" de la antaŭa sovetunia teamo ne sukcesis venki kontraŭ la teamoj de Usono (ora medalo) kaj Kroatio (arĝenta medalo).