Rusia Imperio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la formala teamo de la imperio en la malferma ceremonio de la somera Olimpiko 1912 en Stokholmo

Sportistoj de la Rusia Imperio ĝis la unua Mondmilito partoprenis la olimpikojn de 1900 en Parizo, 1908 en Londono kaj 1912 en Stokholmo. La imperio tiam ne nur kovris Rusion inkluzive de la vastaj okcidentaj regionoj fine de la 18-a jarcento akiritaj de la eksa ŝtato Pollando-Litovio, kiuj nun estas Belorusio kaj Ukrainio, regionojn en okcidenta Azio, kiuj nun estas Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio, vastajn regionojn en centra Azio, kiuj nun estas Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, sed ankaŭ nordokcidente de Rusio la teritoriojn de nuna Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, kaj iom pli norde la areon de la Grandprinclando Finnlando komence de la 19-a jarcento konkerita de Svedio. El tiuj teritorioj, la Grandprinclando Finnlando ekde la fondiĝo de la Rusia Olimpika Komitato en 1911 rajtis reprezentiĝi per aparta olimpika teamo, la aliaj etnoj en la imperio ne.

En 1900 kaj 1908 ankoraŭ ne estis formalaj "paradoj de nacioj", sed la ludoj okazis en diversaj lokoj, en 1900 flanke de komerca ekspozicio kaj en 1908 eĉ en diversaj sezonoj de la jaro. Tial aparte en 1912 unuafoje videblis rusia teamo en la Olimpikoj, kaj pri la antaŭaj olimpikoj la oficialuloj de la naciaj komitatoj kadre de la internacia olimpika komitato postokaze atribuis la akiritajn rangojn al medaloj kaj la kalkulitajn medalojn al naciaj teamoj.

Nikolaj Panin en 1908

En 1900 konkuris 4 sportistoj - postokaze deklaritaj membroj de de Rusia Imperio - en du disciplinoj, du skermistoj kaj du rajdistoj, kiuj ne akiris iun el la tri unuaj rangoj.

tiel ĉi, monerfaristoj en 1993 imagis la du sinjorajn rajdantojn el la imperio en la olimpiko de 1900

Élie de Poliakoff estis juda aristokrato kaj rajdisto vivanta en Parizo, kiu pro sia naskiĝo en Ĥarkiv, nuna Ukrainio, postokaze deklariĝis membro de la imperio, dum la dua rajdisto Vladimir Orlov (Владимир Орлов), rusa nobelo, kiu estis proksima konsilisto al la caro Nikolao la 2-a, sendiskute estis reprezentanto de la imperio. El la skermistoj, Petro Zakovorot (ukraine Петро Заковорот, ruse Пётр Заковорот) estis instruisto el vilaĝo apud Ĥarkiv, kiu studis en Varsovio, kaj Julian Eligiusz Michaux estis polo el origine belga familio (tial la franclingva familia nomo) kiu jam komence de la 19-a jarcento translokiĝis de Lieĝo al Varsovio - li en Varsovio estis elstara skermisto kaj interalie estis la instruisto de Petro Zakovorot.

En 1908 la sketisto Nikolaj Panin (Николай Панин) akiris la unuan rangon en konkurso pri specialaj figuroj de individua arta sketado, kio nun korespondas al ormedalo - li restis la sola olimpika venkanto de la imperio. Aldone Nikolaj Orlov (Николай Орлов) en la klaso super 66,6 kilogramoj kaj Aleksandr Petrov (Александр Петров) en la klaso super 93 kilogramoj akiris arĝentajn medalojn en greka-romia luktado. Krome en la olimpiko la imperion ankoraŭ reprezentis du pliaj luktistoj kaj la latva respektive german-balta maratonisto Georg Lind.

Martin Klein kaj Alfred Asikainen en 1912

En 2012 unuafoje aperis videbla teamo de 159 sportistoj el la imperio al la olimpiko. Ili akiris du arĝentajn kaj tri bronzajn medalojn. Aparte elstaris la duonfinala lukto de la 27-jara Martin Klein, kiu malgraŭ sia germana aŭ sveda nomo konsideriĝas estono, devenis el norda Livonio, la pli posta Estonio, kaj do konkuris en la imperia teamo, kontraŭ la 23-jara Alfred Asikainen el la Grandprinclando Finnlando. La lukto daŭris pli ol 11 horojn, plene elĉerpis ambaŭ sportistojn, kaj kvankam Martin Klein fine deklariĝis venkanto de la lukto, li sekvatage estis tro malforta por lukti en la finalo, tial li senkonkure lasis la venkon al la svedo Claes Johansson kaj kontentiĝis per la arĝenta medalo.

Krome interalie sep sportistoj el Sankt-Peterburgo gajnis bronzan medalon pri velado per 10-metra jaĥto - tiom grandaj jaĥtoj post 1920 ne plu uziĝis por olimpikaj konkursoj. El la sep velistoj de la velŝipo Gallia II tri estis rusoj, tri germanaj baltoj kaj plia estis denaska svedlingvano el la urbo Turku/Åbo de la Grandprinclando Finnlando - ĉiuj en 1912 estis membroj de la jaĥta klubo Sankt-Peterburga kaj ĉiuj tial konkuris nome de la imperio.

la imperia futbala teamo en 1912
la ĉevalsalta teamo en 1912