Little Drummer Boy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Little Drummer Boy („Eta tamburisto“) estas usona kristnaska kanto. Ĝi temas pri knabo, kiu estas tro malriĉa por fari donacon al la novnaskita Jesuo. Sekve tiu knabo ludas por la infaneto (kun konsento de la Dipatrino Maria) per sia tamburo.

La tekston kaj muzikon de la kanto kreis, kun origina titolo The Carol of the Drum, Katherine K. Davis en la jaro 1941.

Esperanta versio[redakti | redakti fonton]

Esperantan version de la kanto publikigis la nederlanda muzikgrupo Akordo en sia kompaktdisko Kristnaska kordo en 2003. Tiu versio aperis ĉirkaŭ 9 jarojn poste ankaŭ ĉe YouTube.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]