Liutperga
Liutperga | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-a jarcento en Reĝlando Longobardio | |
Morto | 8-a jarcento en loko nekonata | |
Familio | ||
Patro | Desiderio vd | |
Patrino | Ansa, reĝino de la Longobardoj vd | |
Gefratoj | Adalgis (en) , Adelperga (en) , Anselperga (en) , Desiderata de la Longobardoj kaj Gerberga (en) vd | |
Edz(in)o | Tasilo la 3-a Karolo la Granda vd | |
Infanoj | Theodo la 3-a de Bavario ( Tasilo la 3-a) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liutperga (8-a jarcento) estis filino de Desiderio, reĝo de Lombardoj, kaj de Ansa. Ŝi estis edzino de Tasilo la 3-a, la lasta Agilulfida Duko de Bavario.
Ŝi edziniĝis al Tasilo antaŭ 770, por konfirmi la tradician aliancon inter Lombardio kaj Bavario. La paro havis kelkajn gefilojn.
Ŝi malamikiĝis kontraŭ sia iama bofrato Karlomagno, pro lia repudio de ŝia fratino Desiderata, kaj sekva detruo de la Regno de Lombardio kaj enprizonigo de ŝiaj gepatroj. Ŝi enkuraĝigis sian edzon ribeli kontraŭ Karlomagno, lia kuzo. La plano inversiĝis: post Karlomagno eksciis, ke Tasilo estis sekrete komplotante kun Avaroj, malamikoj de Frankoj, Tasilo estis juĝata kaj mortokondamnita. La puno estis ŝanĝita al konfisko de la havaĵoj de Tasilo, dum li kaj lia familio, inklude Liutperga, estis monaĥigitaj.