Saltu al enhavo

Ljaĥinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Ljaĥinci, ukraine Ляхівці, hungare Lehóc estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo en municipo de Ĥudljovo.

Ljaĥinci situas en valo laŭ rojo.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1407 laŭ la tiama hungara ortografio "Lengenfalua" (=pola vilaĝo). Ĝis Traktato de Trianon Lehóc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Szerednye, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito Hungario okupis ankaŭ tiun ĉi vilaĝon kaj organizis aŭtonomion de rutenoj. Ekde 1945 Ljaĥinci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]