Llívia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj de Llívia
Indikŝildo kiu indikas la landlimon inter Hispanio kaj Francio, de la municipoj de Llívia (Ĝirona provinco ) kaj Angoustrine-Villeneuve-des-Escaldes (Orientaj Pirineoj)

Llívia (hispane: "Llivia") estas enklavo de Hispanio en Francio. Ĝi estas kataluna municipo situanta je 153 kilometroj norde de ĝia provinca ĉefurbo Ĝirono, tute ĉirkaŭata de franca teritorio kiel rezulto de la Traktato de la Pireneoj en 1659 kie Hispanio cedis al Francio 33 vilaĝojn de la komarkoj de Vallespir, Capcir, Conflent, Rusiljono kaj Alta Cerdanya kiuj hodiaŭ formas, kune kun Fenolleda, la francan departementon de la Pyrénées-Orientales (Orientaj Pirineoj), ankaŭ konata kiel Nord-Katalunio.


Ĝia enloĝantaro en 2007 estis 1.388 enloĝantoj, disigitaj en teritorio de 12,83 km². Llívia apartenas al la jurisdikcio de Puigcerdà (Baixa Cerdanya). La lingvoj parolataj en la regiono estas la kataluna kaj la hispana lingvoj; kaj iom malpli la franca.

Geografio

Vilaĝetoj de la municipo Llívia
Vilaĝo Loĝantaro (2007)
Cereja 26
Gorguja 23
disigitaj 22
Llívia 1.317
Totalo 1.388

Loĝantaro

Historia demografio de la Municipo de Llívia
Jaro Loĝantaro
1900 941
1930 743
1950 755
1970 856
2007 1388

Ĉefaj aktivecoj

Festcat. Lernejo de la Fersto. Estas celebrata la duan semajnon de julio, per kursoj, atelieroj, spektakloj kaj aktivecoj malfermitaj al la tuta enloĝantaro de la regiono, en kiuj partoprenas lokaj artistoj.


Eksteraj ligiloj