Lobe den Herren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangela kantaro el 1901
Joachim Neander (1650–1680)

Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren estas germanlingva eklezia kanto kun teksto de Joachim Neander el la jaro 1680. En la evangela kantaro ĝi staras sub la numero 317; la ekumena versio staras sub la numero 316, kiu troviĝas kiel numero 258 ankaŭ en la katolika germanlingva kantaro Gotteslob (1975).

Esperanta versio de la kanto troviĝas en la kantaro ADORU (n-ro 451: "Laŭdu ni Dion").

Teksto[redakti | redakti fonton]

La teksto orientiĝas je la psalmaro, ĉefe je psalmo 98. La teksto, kiu en ADORU subas al la melodio, ne estas traduko, do jen neversa traduko:

Originala versio Esperanta traduko

Lobe den Herren,
den mächtigen König der Ehren,
meine geliebete Seele,
das ist mein Begehren.
Kommet zuhauf,
Psalter und Harfe wacht auf,
lasset den Lobgesang hören!

Lobe den Herren,
der alles so herrlich regieret,
der dich auf Adelers
Fittichen sicher geführet,
der dich erhält,
wie es dir selber gefällt;
hast du nicht dieses verspüret?

Lobe den Herren,
der künstlich und fein dich bereitet,
der dir Gesundheit verliehen,
dich freundlich geleitet.
In wieviel Not
hat nicht der gnädige Gott
über dir Flügel gebreitet.

Lobe den Herren,
der deinen Stand sichtbar gesegnet,
der aus dem Himmel
mit Strömen der Liebe geregnet.
Denke daran,
was der Allmächtige kann,
der dir mit Liebe begegnet.

Lobe den Herren,
was in mir ist, lobe den Namen.
Alles was Odem hat,
Lobe mit Abrahams Samen.
Er ist dein Licht,
Seele, vergiß es ja nicht.
Lobende, schließe mit Amen![1]

Laŭdu la Sinjoron,
la potencan reĝon de la honoroj,
mia amata animo,
tio estas mia deziro.
Venu amase,
vekiĝu psalterio kaj harpo,
aŭdigu la laŭdokanton!

Laŭdu la Sinjoron,
kiu ĉion regas tiel belege,
kiu vin per agilaj
flugiloj sekure kondukis,
kiu vin vivtenas,
kiel plaĉas al vi mem;
ĉu vi ne sentis tion?

Laŭdu la Sinjoron,
kiu arte kaj delikate faris vin,
kiu donis al vi sanon,
vin amike kondukis.
En kiom da mizero
ja la kompata Dio
etendis flugilojn super vin!

Laŭdu la Sinjoron,
kiu videble benis vian farton,
kiu pluvis elĉiele
per fluegoj de amo.
Pensu pri tio,
kion povas la Ĉiupova,
kiu renkontas vin ame.

Laŭdu la Sinjoron,
kio estas en mi, laŭdu la nomon.
Ĉio spiranta laŭdu lin
kun la Abrahama idaro.
Li estas via lumo,
animo, ja ne forgesu tion.
Laŭde finiĝu per Amen.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Joachim Neander en 1680 publikigis la kanton en sia Glaub- und Liebesübung [Kred- kaj Amekzerco], kiu entenas la Bundes-Lieder und Danck-Psalmen [Ligokantojn kaj danko-psalmojn]. Origine la kanto ne estis destinata por la diservo, sed estu kantata, kiel tekstas en la titolo, „dum viaĝoj / hejme aŭ je kristano-amuzoj en la verdejo“. Bazo de la origina melodio estas la kanto „Hast du denn, Jesu, dein Angesicht“, la nuna melodio estas rezulto de transformado, kiu estis finita nur en la 18-a jarcento kaj kies rezulto estis la nun konata melodio.[2]

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Tra la jarcentoj ekestis abundo da aranĝaĵoj, jen nomendas la kantato BWV 137 de Johann Sebastian Bach, aranĝaĵoj por orgeno fare de Johann Gottfried Walther kaj Sigfrid Karg-Elert kaj moteto de Hugo Distler. Bertolt Brecht kaj Kurt Weill parodiis la ĥoralon en la „Berlina rekviemo“ el la jaro 1929. Ekde la 20-a jarcento la kanto ankaŭ eniris katolikajn kantokolektojn kaj kantlibrojn.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vgl. Evangelisches Gesangbuch n-ro 316
  2. Komparu Michael Fischer: Lobe den Herren, den mächtigen König (2005). En: Populäre und traditionelle Lieder. Historisch-kritisches Liederlexikon.
  3. Thomas Labonté: Die Sammlung "Kirchenlied" (1938). Entstehung, Korpusanalyse, Rezeption. Francke Verlag, Tübingen 2008, ISBN 978-3-7720-8251-1, p. 72-75.86-90.