Hugo Distler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hugo Distler sur germana poŝtmarko el 1992

Hugo DISTLER (n. 24-an de junio 1908 en Nurenbergo; m. 1-an de novembro 1942 en Berlino) estis germana komponisto kaj evangela eklezimuzikisto. Li validas kiel la plej grava reprezentanto de la renovigmovado de la evangela eklezimuziko post 1920.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Hugo Distler naskiĝis en 1908 je Nurenbergo kiel eksteredza filo de modistino Helene Distler kaj de maŝinkonstrua inĝeniero August Louis Gotthilf Roth. La persona nomo de la infano devenis de Hugo Herz, duonfrato de la patrino de Hugo, kiu elmigris en 1925 en Usonon. En 1912 Helene Distler forlasis sian kvarjaran filon kaj elmigris kun sia posta edzo, la usona ludilvendisto Anthony Meter, en Usonon.[1]

Ekde la momento de la disiĝo la infano vivis ĝis sia dekunua vivojaro sub la ŝirmo de siaj geavoj Kunigunda Herz, vidv. Distler, kaj ŝia dua edzo Johann Michael Herz, brutokomercisto origine el Cadolzburg ĉe Fürth. Ĉi tiu entreprenis en Nurenbergo du viandejojn. Laŭ konsilo de la unua instruistino de Hugo la geavoj akiris por sia nepo pianon kaj zorgis pri tio, ke li en la aĝo de sep jaroj sekvis unuajn pianolecionojn ĉe Elisabeth Weidmann. Poste ili ebligis al li la viziton de la gimnazio Reform-Realgymnasium ĉe strateto Vordere Landauergasse.

En 1919 la patrino de Hugo Distler reaperis en Nurenbergo, post la morto de sia edzo nun akompanate de sia filo Anthony, naskiĝinta en Usono. Ŝi loĝis dum tempo kune kun siaj du filoj; Hugo Distler havis simpation por sia trankvila duonfrato, suferis tamen pro la ĉiutagaj neglektadoj deflanke de sia patrino, kiu ne kaŝis sian preferon por sia pli juna filo. En 1923 ŝi separiĝis finfine de Hugo kaj transloĝis kun Anthony (nun nomata Anton) en alian kvartalon de Nurenbergo. Hugo Distler ekde nun loĝis ĉe siaj geavoj intertempe mizeriĝintaj pro la inflacio. Kiam en 1925 mortis Kundigunda Herz, avo kaj nepo eniris preman mizeron.

Pro manko da mono Hugo Distler nun devis malaliĝi de la nurenberga privata muziklernejo de Carl Dupont, ĉe kiu li ĝis tiam ricevis pianolecionojn. Li kandidatiĝis ĉe la urba konservatorio pri stipendio-lernanto, sed estis forrifuzata du fojojn. Carl Dupont intervenis save kaj instruis sian lernanton ekde nun senkoste.

Studo kaj unua dungiteco kiel orgenisto[redakti | redakti fonton]

Post la abituro printempon de 1927 Hugo Distler kandidatiĝis kiel studento ĉe la Lepsika Landa Konservatorio kaj sukcesis la enirekzamenon kun distingo. En 1930 la avo de Hugo Distler mortis, kiu malgraŭ propra malriĉeco financis la muzikstudon de sia nepo. Distler devis antaŭtempe derompi sian studon kaj serĉi laborpostenon. Pro la mondekonomia krizo la nombro de senlaboruloj en 1930 atingis 15,7 elcentojn; en 1931 ĝi kriskis sur 23,9 elcentojn, kio al Hugo Distler malfaciligis la serĉon de laborposteno. Lia lepsika orgeninstruisto, Thomas-kantoro Günther Ramin, finfine peris al li orgenistopostenon ĉe la Jpreĝejo St. Jakobi en Lübeck, kie Distler ekdeĵoris la 1-an de januaro 1931.

Inspirite de Axel Werner Kühl, pastro ĉe St. Jakobi kaj fervora batalanto por la celoj de la Liturgia Movado, Distler komponis en 1931/1932 sian Jahrkreis (jarciklo) op. 5, kolekto de 52 etaj sakralaj ĥormuzikoj. Aŭtunon 1931 li finfaris sian Deutsche Choralmesse (germanan ĥoralmeson), kiun unuafoje prezentis la kant- kaj muzikensemblo Lübecker Sing- und Spielkreis direktate de Bruno Grusnick la 4-an de oktobro 1931. Hugo Distler verkis en 1932 siajn Choralpassion (ĥoralpasionon) op. 7, Kleine Adventsmusik (eta adventmuziko) op. 4 kaj orgenpartiton Nun komm, der Heiden Heiland op. 8,1. En Lübeck ekestis la plej granda parto de lia Geistliche Chormusik (sakrala ĥormuziko) op. 12 kaj tie li ankaŭ konatiĝis kun sia posta edzino Waltraut Thienhaus.

Dum la nazia epoko[redakti | redakti fonton]

La 30-an de januaro 1933, tago de la „nazia potencopreno en Germanio“, Hugo Distler sin maldungigis de sia posteno ĉe St. Jakobi, sen jam havante novan laborkontrakton enmane. Poste li devis retiri sian maldungiĝon, ĉar li ne observis la tempolimon de la maldungiĝo.

Ene de la evangela eklezio en Lübeck la tiel nomataj „Germanaj Kristanoj“ - evangele baptitaj nazioj - transprenis la potencon. Ĉi tiu nazia organizaĵo, kiu ankau per du speciale influaj kaj timataj reprezentantoj regis en la 6-kapa nazia senato de Lübeck, metis la luterajn eklezianojn pli kaj pli sub politikan premon. La timigitaj luteraj pastroj de Lübeck kunvokis pro tio jam en aprilo 1933 kunvenon de la luteraj eklezianoj malantaŭ fermitaj pordoj. En tumulta, disputata debato la kunveno decidis, ke la "malaltaj" ekleziaj dungitoj, inter ili la preĝejservantoj kaj orgenistoj de St. Marien kaj St. Jakobi, aliĝu al NSDAP, por montri kompromisemon de la luteraj eklezianoj kun la reĝimo kaj tiel ebligi al la eksponitaj pastroj, ne devi fari ĉi tiun paŝon mem. Hugo Distler membriĝis do kadre de tutgermauja amasaliĝo (ankaŭ de estraj sindikatanoj) la 1-an de majo 1933 en la partio. La rekta superulo de Distler, pastro Kühl - de germannacia sinteno kaj eksa „germankristano“ kaj oficiro – sukcesis per tiu ĉi strategio eviti sian aniĝon en la partio - male al sia subulo Hugo Distler, kiu en Lepsiko estis direktinta laboristoĥoron kaj ne laste pro sia deveno estis en amikeca rilato al la socialistoj.[2]

Ke Hugo Distler estis devigata aniĝi en la partio, ankaŭ raportis la stutgarta kuracistino Hilde Kreutz-Soergel, kiu same kiel sia edzo Alfred Kreutz dumvive estis amika kun Hugo Distler kaj ĝisfine havis personajn kaj leterajn rilatojn kun li:

„Jam en Lübeck li estis devig-anigita en la partion, nur pro tima ‚devo’ li venis tien. Pro sia granda sensiveco li turmentiĝis pri tio.“[3]

En oktobro 1933 Hugo Distler estis vokita kiel instruisto ĉe la novfonditan Ŝtatan Konservatorion de Lübeck. Ekde majo 1933 li engaĝiĝis por la starigo de aparta eklezimuzika instituto kadre de ĉi tiu konservatorio kaj eniĝis pro tio en daŭran konflikton kun la kompetenta ŝtatkomisaro kaj iama pastro de la Germanaj Kristanoj, Ulrich Burgstaller.

Por tamen venkigi sian eklezimuzikan celon (li atingis la oficialan permeson kadre de plano en marto 1935) Hugo Distler devis doni al la nazia ŝtato kulturan kompenson. En aprilo 1934 li pro tio interrompis sian verkadon pri sakralaj komponaĵoj, inter alie „Totentanz“ (mortodanco), por verki ene de tri semajnoj la mendomuzikon de profana Thingspiel-kantato „Ewiges Deutschland“ (eterna Germanujo) pri patrujemaj tekstoj de la poeto Wolfram Brockmeier, estro de la liriksekcio de la Reichsschrifttumskammer (formale verkista ĉambro, fakte tamen kontrolorganizo kaj cenzurorgano de la nazioj), pri kio li raportis al sia bofrato Erich Thienhaus:

„Mi devas [ĝis] meze de majo verki la muzikon por politika solenaĵo […] Mi sidas kaj ŝvitas pri grandega laboro: 20 numerojn en malpli ol kvar semajnoj, inter ili uverturo por granda orkestro [..], finalo por ĥoro kaj orkestro […], 5 akapelaj ĥoraĵoj, 8 dancoj, 4 melodramoj kaj unu orgenpeco.“

Waltraut Distler raportis al sia frato Erich Thienhaus pri la prezentado la 25-an de majo en la urba teatrejo je Lübeck: „ La teatroprezentaĵo antaŭ nelonge estis recenzita bone, almenaŭ la muziko. Pri la reĝio la publiko disopinias. Brockmeier ne impresas simpatia, cetere li ricevis 100 RM!!! [Regnajn Markojn] por sia alveno. Hugo nenion por ĉiu sia laboro.“ [4]

Hugo Distler ne publikigis la komponaĵon kaj ne ekipis ĝin per verknumero, sed utiligis ĝin kiel krudmaterialo por postaj verkadoj.[5]

La celo sopirata de Hugo Distler estis vivi iun tagon tutplene por sia arto kaj vivteni sin nure per siaj verkoj. Sub la cenzurkondiĉoj ordonitaj ekde la incendio de Reichstag, kiuj signifis totalan kontrolon da la ŝtato super ĉiuj skribaj esprimoj, Hugo Distler tamen provis trovi vojon, kiu al li ebligas libere komponi kaj publike prezenti siajn verkojn. Li do ekde nun pruntis en kelkaj el siaj vortkontribuaĵoj frapfrazojn el la parolturnaro de la regantoj, metis tamen sub ilin vortsencon, kiu ne konformis kun la "oficiala" kompreno de ĉi tiuj nocioj.[6]

Marton 1933 okazis en katedralo je Belino la unua prezentado de ĥoralpasiono op. 7; saman jaron Distler komponis sian Weihnachtsgeschichte op. 10 (eo: Kristnaskhistorio; unua prezentado decembron 1933 en Kolonjo) kaj dediĉis ĝin al la „popolo, kiu iras en la mallumo“ (tiel komencas la enkonduka ĥoraĵo de la kristnaskhistorio). Aprilon 1935 la klavicenkonĉerto op. 14 de Distler estis unuafoje prezentata en Hamburgo kaj de kelkaj kritikistoj laŭdegata, de aliaj fistampata kiel „kulturbolŝevikismo“.

Decembron 1936 la nazioj provis malhelpi la prezentadon de Weihnachtsgeschichte en St. Jakobi. La Gestapo dispelis surstratan kunvenon de luteraj kristanoj kaj la kompozicilernanto de Distler, Jan Bender, estis arestata. Sekve Distler fuĝis el Lübeck kaj ektenis la 1-an de aprilo 1937 postenon kiel instruisto por muzikteorio, forminstruo kaj ĥordirektado ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Prezentaj Artoj je Stutgarto; krome li transprenis la direktadon de la altlerneja ĥoro kaj de la altlerneja kantorejo.

La espero de Distler pri neĝenata laborado en Stutgarto ne plenumiĝis: la nazia studentaro atakis lian eklezimuzikan laboron. Distler spektis en 1937 la unuan prezentadon de Carmina Burana de Carl Orff en Stutgarto kaj baldaŭ poste prezentis per la novfondita Kantakademio je Esslingen Orfeon de Monteverdis aranĝate far Carl Orff. Sen permeso deflanke de la nazia Kampfbund für deutsche Kultur (batalligo por germana kulturo) ĉi tiu ĥoro kantis direktate far Distler iom poste la Johanno-pasionon de Bach en la urbopreĝejo de Esslingen. Ĉi tio tamen sekvigis la malfondadon de la Kantakademio. (Distler ĉe la adiaŭa vespero kun la kantantoj: „Sufiĉu al vi la feliĉo, esti kunkantinte ĉi tiujn verkojn.“) Distler publikigis ekde tiam nure „profanan“ instrumentan kaj ĥoran muzikon; nur en 1942 aperis la du lastaj grandaj motetoj el sia Geistlichen Chormusik op. 12 (eo: sakrala ĥormuziko).

Por sia venonta pli granda verko Hugo Distler nun elektis temaron, kiu faris lin ideologie neatakebla. Inter 1936 kaj 1938 li komponis sian Neues Chorliederbuch op. 16 (nova ĥorkantaro), ampleksa kolekto de ĥorkomponaĵoj por miksita ĥoro akapela pri la temaroj Kalendersprüche (kalendardiraĵoj), Minnelieder (amkantoj), Bauernlieder (kamparanokantoj) kaj Fröhliche Lieder (gajaj kantoj). La lirikaj kaj alte esprimivaj ĥorkantaĵoj atestas la "senbridan, viglan inspiriĝon" de Distler (Lemmermann), tamen tiutempe atingis neniun popularecon (Heinz Grunow: Erinnerungen an Hugo Distler). Apud amkantoj, "Lob auf die Musik" (laŭdo pri la muziko) kaj petolema "serenado" laŭ teksto de Abraham a Sancta Clara staras kamparanokantoj kaj la kalendardiraĵoj. Ili estas esprimo de la konfrontado de la homo kun la naturo - „ties vivado kun ĝi, de siaj timoj, zorgoj, esperoj, de ĝia ĝojo kaj ne laste de ĝia dankemo por la vivotenaj donacoj de la naturo“.[7]

Aŭtunon 1940 Distler estis vokata kiel profesoro por ĥordirektadom, kontrapunkto, kompozicio kaj orgenludo al la berlina Ŝtata Altlernejo por Muziko kaj transloĝiĝis kun sia familio al Strausberg ĉe Berlino. La berlina teatroreĝisoro Jürgen Fehling komisiis al Distler aŭtune 1940 la komponadon de teatromuziko por Ritter Blaubart de Ludwig Tieck. La unua prezentado okazus silvestron de 1940 ĉe la berlina Schiller-teatrejo. Fehling krom tio alstrebis daŭran kunlaboradon kun Distler; ĉi tiu verkus kiel sekva la teatromuzikojn por Hannibal de Grabbe kaj por La Tragedio de Reĝo Lear de Shakespeare. Heinrich George ludus en ambaŭ enscenigoj, kiel jam en Blaubart, la ĉefrolon. Post kiam jam komencis la proboj por Ritter Blaubart, la unua prezentado estis prokrastita lastminute kaj finfine malaranĝata pro konflikto inter Fehling kaj intendanto Heinrich George. Per tio disfalis la longe karesita espero de Distler, „finfine trovi aliron al la teatro kaj finfine al opero“, kiel li diris en letero al siaj familianoj en Lepsiko.

Inter 1941 kaj 1942 Hugo Distler verkis per granda energio kaj pasio pri sia lasta granda projekto komencita en 1939, la pacoratorio Die Weltalter, en kies memverkita teksto li interplektis bildojn el la greka mitaro pri la ora epoko kun la Kasandra-mito (laŭ la tragedio Esĥilo de Agamemnono). Li aldonis al sia teksto fragmenton de Novalis, el kiu li kelkajn pasaĵojn rekte transprenis en sian oratorian tekston. La fragmento de Novalis, kiu en 1942 ankaŭ aperis sur flugfolio de la kaŝa opozicia kontraŭnazia grupo Weiße Rose, tekstas:

„Fluegos tiel longe sango super Eŭropo, ĝis kiam la nacioj ekkonas sian teruran frenezon, kiu ĉirkaŭpelas ilin cirkle, kaj trafite de sankta muziko kaj mildigite paŝas al iamaj altaroj bunte miksitaj, ekfaras verkojn de paco, kaj estas festata granda pacofesto sur la fumantaj batalkampoj kun ardaj larmoj. Nur la religio povas reveki Eŭropon kaj sekurigi la popoljuron kaj la kristanaro kun nova gloro instali sian malnovan, pacdonan oficon.“[8]

Hugo Distler povis finfari ankoraŭ kvar motetojn el Die Weltalter, interrompis tamen la verkadon pri sia oratorio en septembro.

Aprilon 1942 Distler transprenis la direktadon de la Berlina Ŝtata kaj Katedrala Ĥoro kaj ekloĝis en loĝejo de la dunginto proksime de la katedralo. Tiutempe li eniris la ĝenaĵojn deflanke de SS: Kiel jam en 1933 je Lübeck (kiam li probis kun la ĥorknaboj de St. Jakobi sakralajn ĥorverkojn el sia Jahrkreis [jarciklo]) ankaŭ nun la nazia junularorganizo HJ sisteme ĝenis kaj sabotis lian eklezimuzikan laboron, ordonante la ĥorknabojn ĉiam tiam al HJ-servo, kiam en la katedralo estis anoncitaj ĥorproboj. Hugo Distler vizitis pro tio, kune kun kolego el la altlernejo, la SS-ĉefgvidanton HJ-ano Karl Cerff en Berlino, kiu rezidis en la berlina „Kaiserhof“ sur tuta etaĝo. Teruregite kaj profunde senkuraĝigite Distler raportis al sia amiko Alfred Kreutz en Ahlbeck la 17-an de aŭgusto 1942:

„Intertempe mi travivas kun la Berlina Ŝtata kaj Katedrala Ĥoro malfacilaĵojn [...] HJ daŭre metas ĝenaĵojn pro la forpermeso de la knaboj por la servo en la ĥoro. Por klarigi ĉi tion, mi faris al mi la penon, aparte veturi al Berlino, por kune kun nia tre ruza altlerneja vicdirektoro profesoro Rühlmann viziti la partikamaradon Cerf de la ĉefa kulturoficejo de NSDAP, kiun konis Rühlmann. Rezulto tute negativa; ŝancela impreso; Cerf miaaĝa, laŭ priskribo de Rühlmann eksa bankoficisto. Ni tute ne havis la okazon paroli pro la malamkantado kontraŭ la eklezio. Mi devas diri malgraŭ tio, ke mi estis multe pli ŝanceliĝita pri la impreso de la personeco de ĉi tiu viro ol pri la (sekrete atendata) neativa sukceso. Mi iros kun granda teruro en la novan semestron. Oni havas tiom da organiza laboro, ke oni tute ne povas muziki. Kaj finfine ĉiuj klopodoj fiaskas pro tiaj ne forigeblaj malfacilaĵoj. Eble vi estas ĉirilate enviinda.“[9]

La 14-an de oktobro 1942 Hugo Distler ricevis sian sesan ordonon pri militservo (kvinfoje li povis forturni la ordonojn). La 1-an de novembro 1942 li veturis ekde Strausberg al Berlino, por denove akompani muzike la diservon en la katedralo. Post tio li iris al sia dungitoloĝejo en Bauhof-strato. Tie li sinmortigis.[10]

Lia tombo troviĝas sur la tombejo Südwestkirchhof Stahnsdorf. Lia tombokruco citas kiel devizo verson 16,33 el la Evangelio laŭ Johano: Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

Rilato al naziismo[redakti | redakti fonton]

Sub la influo de sia kompozicio-instruisto Hermann Grabner, la pastro en Lübeck ĉe Jacobikirche Axel Werner Kühl kaj la kantoro Bruno Grusnik, kiuj estis membroj de NSDAP,[11] Distler aliĝis post la „potencopreno“ de la nazioj al NSDAP kaj estis registrita valide ekde la 1-a de majo 1933 sub la partianonumero 2.806.768.[12] Ankaŭ lia biografiistino Barbara Distler-Harth prezentas, ke la partianiĝo okazis laŭ konsilo de liaj superuloj kaj nur pro taktikaj kialoj.[13] Samtempo-atestantino skribis: „Jam en Lübeck li estis devig-membrigita en la partion, nur por tima 'devo' li iris al tio. Je sia granda sensiveco li pro tio ege turmentiĝis.“[14]

Majon de 1933 Distler faris prelegon en la popolaltlernejo de Lübeck La nova muzikvolo de la germana popola novigomovado.[15] Ankaŭ en la sekvaj jaroj li provis adaptiĝi al la sistemo. En 1934 ekz. li diris en radioprelego pri la pozicio kaj tasko de la juna muziko en Germanujo, presita en la revuo Lübeckische Blätter: „La nova ŝatideo devas principe rifuzi ĉian specon de artista formado, kiu ne estus alirebla por la volo kaj sento – tutsimple de la popola tuto“.[16] En la sama jaro Distler muzikigis „kiel sindonecomuziko“[17] la Thingspiel-kantaton Ewiges Deutschland (Eterna Germanujo) laŭ teksto de Wolfram Brockmeier (estro de la sekcio liriko de la Reichsschrifttumskammer, institucio kun la tasko kontroli kaj cenzuri la verkistojn), kiu estis pozitive kritikata en la naziigita gazetaro,[18] kaj rezistokanto Deutschland und Deutsch-Österreich (Germanujo kaj Germanaŭstrujo) pri teksto de Hermann Harder,[19] Por la nazia feriadprogramo Kraft durch Freude.[12] li tekstis sub la kaŝnomo Franz Bayer Drei Hymnen des deutschen Arbeiters (Tri himnojn de la germana laboristo), kiujn li poste muzikigis.[20] En decembro 1935 Distler skribis en traktaĵo Vom Geiste der evangelischen Kirchenmusik: „Kiu el ni junuloj ne estus kunvivita la grandecon de la patrujaj okazintaĵoj en la pasintaj jaroj!“[21]

En 1936 Distler travivis malsukceson, kiam la nazia gazetaro malbone kritikis lian klavicenkonĉerton.[22] Male en 1938 lia profana ĥorverko Deutsche Kalendersprüche, prezentata en Bonn, denove fariĝis sukceso kaj estis ripetota en Kassel. Distler karakterizis la verkon jene: „... profana ĥorverko, tute laŭ la linio de tio, kion oni nuntempe volas, laŭdokanto pri la kamparana jaro ...“[23]

La komencon de la Dua Mondmilito Distler renkontis per malkompreno kaj kritiko, sed samtempe akcentis: „... ĉiukaze mi kredas je la plej absoluta, plej nobla volo de nia Führer kaj je la nepereonteco de nia patrujo amata pli ol ĉio. [...] tutcerte estas nia devo, defendi nian honoron ĝis la lasta spireto, kiel hieraŭ diris Hitler ...“.[24] En 1940 li komponis la militkanton por virĥoro Morgen marschieren wir in Feindesland kaj pluajn kontribuaĵojn por la Ĥorkantaro de la Wehrmacht.[25]

La sinteno de Distler vidalvide al nazia reĝimo fariĝis pli kaj pli kritika. </ref>En la jam menciita letero al sia amiko Alfred Kreutz de la 17-an de aŭgusto 1942 li esprimiĝis pesimisme pri la estonteco: „Cetere ni tamen tute ne scias, kiel la homaro aspektos post la kruela milito – de tio finfine ĉio dependos. Se tiel daŭriĝas kiel ĝis nun, tiam reen en la solecon,“ [. . .] „Ĝis tiam oni ja devas elteni. Sed estas zorgita por tio, ke al oni ĉi tiu eltenado estas farata kiel eble plej malfacila.“[26]

Post la sinmortigo de Distler la 1-an de novembro 1942 en la naziigita gazetaro aperis pozitivaj nekrologoj, kiel ekz. en la revuo Der Musikerzieher: „La germana muzika vivo devas plendi pri grava perdo per la subita morto de la nur 34-jara komponisto Hugo Distler [. . .]“[27]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Verkregistro[redakti | redakti fonton]

  • Konzertante Sonate op. 1 por 2 pianoj (1931)
  • Herzlich lieb hab ich dich, o Herr, moteto op. 2 por 2 miksitaj ĥoroj (1931)
  • Deutsche Choralmesse, op. 3 por 6-voĉa miksita ĥoro (1932)
  • Kleine Adventsmusik, op. 4 por fluto, hobojo, violono, ĉambroĥoro, orgeno kaj deklamanto (1932)
  • Der Jahrkreis, op. 5, 25 du- kaj trivoĉaj ĥoral- kaj evangelimotetoj (1933)
  • Christ, der du bist der helle Tag, kleine geistliche Abendmusik op. 6 Nr. 1 por trivoĉa ĥoro, 2 violonoj kaj kontinua baso. (1933)
  • 3 kleine Choralmotetten op. 6 Nr. 2 por miksita ĥoro (1933)
    • Es ist das Heil uns kommen her
    • Komm heiliger Geist, Herre Gott
    • Lobe den Herren
  • Choralpassion nach den 4 Evangelien der Heiligen Schrift op. 7 (1933)
  • Nun komm der Heiden Heiland, Orgelpartita op. 8 Nr. 1 (1933)
  • Wachet auf, ruft uns die Stimme, Orgelpartita op. 8 Nr. 2 (1935)
  • Kleine Choralbearbeitungen op. 8 Nr. 3 (1938)
  • An die Natur für 4-stimmigen Chor, Sopransolo und Streicher op. 9 Nr. 1 (1933)
  • Das Lied von der Glocke op. 9 Nr. 2 por solovoĉoj, ĥoro kaj orkestro (1934)
  • Die Weihnachtsgeschichte op. 10 por 4-voĉa miksita ĉambroĥoro kaj 4 kantoroj (1933)
  • Wo Gott zu Haus nit gibt sein Gunst, Kantate op. 11 (1935)
  • Geistliche Chormusik op. 12 (1934-1941)
    • Singet dem Herrn, Nr. 1
    • Totentanz, Nr. 2
    • Wach auf, du deutsches Reich, Nr. 3
    • Singet frisch und wohlgemut, Nr. 4
    • Ich wollt, dass ich daheime wär, Nr. 5
    • Wachet auf, ruft uns die Stimme, Nr. 6
    • In der Welt habt ihr Angst, Nr. 7
    • Das ist je gewisslich wahr, Nr. 8
    • Fürwahr, er trug unsre Krankheit, Nr. 9
  • Liturgische Sätze op. 13
  • Konĉerto por klaviceno kaj arĉorkestro op. 14 (1936)
  • Sonato pri malnovaj germanaj popolkantoj por 2 violonoj kaj piano op. 15 (1938)
  • Elf kleine Klavierstücke für die Jugend op. 15b
  • Neues Chorliederbuch op. 16 (1936-1938)
    • Nr. 1: Bauernlieder
    • Nr. 2: Minnelieder I
    • Nr. 3: Minnelieder II
    • Nr. 4: Kalendersprüche I
    • Nr. 5: Kalendersprüche II
    • Nr. 6: Kalendersprüche III
    • Nr. 7: Kalendersprüche IV
    • Nr. 8: Fröhliche Lieder
  • Sakralaj konĉertoj por alta kantvoĉo kaj orgeno op. 17 (1938)
    • Es ist ein köstlich Ding, dem Herrn zu danken
    • Freuet euch in dem Herrn allerwege
    • Lieben Brüder, schicket euch in die Zeit
  • 30 Spielstücke für die Kleinorgel oder andere Tasteninstrumente op. 18 Nr. 1 (1938)
  • Orgensonato op. 18 Nr. 2 (1939)
  • Mörike-Chorliederbuch op. 19 (1939)
    • 1. Teil: für gemischten Chor
    • 2. Teil: für Frauenchor
    • 3. Teil: für Männerchor
  • Das Volkslied op. 20:
    • Ich hab die Nacht geträumet
    • Weiß mir ein Blümlein blaue
    • Wach auf, wach auf
    • Ich wollte gern singen, weiß nit wie
  • Musik für 4 Streichinstrumente op. 20 Nr. 1 (1939)
  • Konzertstück a-moll op. 20 Nr. 2 für 2 Klaviere (1939)
  • Lied am Herde, Solokantate für Bariton und Klavier op. 21 Nr. 1 (1941)
  • Verkoj sen verknumero:
    • Eta sonato en C-maĵoro por piano (1927)
    • Ĉambromuziko por fluto, hbojo, violono, vjolo, violonĉelo kaj piano (1929)
    • Ĉambrokonĉerto por klaviceno kaj 11 instrumentoj (1931)
    • Luther-Kantate zur 400-Jahr-Feier der Einführung der Reformation (1931)
    • Drei Lieder für Altstimme und Klavier (1931)
    • Ewiges Deutschland, Weltliche Thingspiel-Kantate für Sprecher, Chor und Orchester (1934)
    • Deutschland und Deutsch-Österreich, einem Stamm entsprossen Por virĥoro (1934, pri teksto de Hermann Harder, laste presita en la revuo Lied und Volk 1938)[28]
    • Konĉertpeco por piano kaj orkestro (1937)
    • Eta somer kantato por du sopranoj kaj arĉkvarteto (1942)
    • Für eine Singstimme und Klavier
    • Ein Lied zum Mitsingen por kantvoĉo kaj piano
    • Der Mond ist aufgegangen por unuvoĉa virinĥoro, violono, vjolo kaj hobojo
    • Drei weltliche Chorlieder zu alten Texten in neuer Weise und neuem Satz:
      • Weiß mir ein schönes Röslein
      • Bei meiner Buhlen Haupte
      • Wach auf, meins Herzens Schöne
    • Vöglein Schwermut für Männerchor
    • Abendlied eines Reisenden für Männerchor
    • Gräßliche Ballade für Männerchor
    • Einzelne Motetten und Chorlieder:
      • Ach Herr, ich bin nicht wert
      • Christum wir sollen loben schon
      • Der Tag hat sich geneiget
      • Die Sonne geht von hinnen
      • Es geht ein dunkle Wolk herein
      • Gott der Vater wohn bei uns
      • Heut triumphieret Gottes Sohn
      • Jesus Christus gestern und heute
      • Lobt Gott ihr Christen
      • Macht hoch die Tür
      • Nun freut euch, liebe Christen
      • Nun ruhen alle Wälder
      • O Heiland, reiß die Himmel auf
      • O Mensch, bewein dein Sünde groß
      • Vom Himmel hoch, o Englein kommt
      • Wacht auf, es tut Euch not
      • Wie schön leuchtet der Morgenstern

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La Hugo-Distler-Arĥivo troviĝas en la Urba Biblioteko de Lübeck. La postlasaĵo de la komponisto iris en aŭgusto 2010 kiel donaco de la heredintoj al la Bavara Ŝtata Biblioteko.[29] [30]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Distler: Funktionelle Harmonielehre. Bärenreiter, Kassel 1951.
  • Ursula von Rauchhaupt: Die vokale Kirchenmusik Hugo Distlers. Eine Studie zum Thema „Musik und Gottesdienst“. Mohn, Gütersloh 1963.
  • Wolfgang Jennrich: Hugo Distler. Union, Berlin 1970.
  • Ursula Herrmann: Hugo Distler. Rufer und Mahner. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1972.
  • Hermann Grabner: Hugo Distler. In: Komponisten in Bayern. Band 20. Schneider, Tutzing 1990, ISBN 3-7952-0652-9.
  • Casper Honders: In der Welt habt ihr Angst. In: Dietrich Schuberth (Hrsg.): Kirchenmusik im Nationalsozialismus. Merseburger, Kassel 1995, ISBN 3-87537-263-8, S. 144–153.
  • Dirk Lemmermann: Studien zum weltlichen Vokalwerk Hugo Distlers. Analytische, ästhetische und rezeptionsgeschichtliche Untersuchungen unter besonderer Berücksichtigung des Mörike-Chorliederbuches. Lang, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-631-30127-8.
  • Stefan Hahnheide, „… eine verrenkte Gliederpuppe“. Hugo Distlers Schaffen zwischen Parteieintritt und Freitod, in: Hans-Joachim Erbe und Werner Keil (Hg): Beiträge zur Musikwissenschaft und Musikpädagogik, Hildesheimer Musikwissenschaftliche Arbeiten Band 4, Georg Olms Verlag, Hildesheim 1997, ISBN 3-487-10482-2
  • Stefan Hanheide (Hrsg.): Hugo Distler im Dritten Reich. Rasch, Osnabrück 1997, ISBN 3-930595-75-3.
  • Bettina Schlüter: Hugo Distler. Musikwissenschaftliche Untersuchungen in systemtheoretischer Perspektivierung. Elektronische Ressource CD-ROM. Steiner, Stuttgart 2000, ISBN 3-515-07763-4. (Online-Version (PDF))
  • Dirk Lemmermann, Michael Töpel: Art. Hugo Distler. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. Personenteil, Band 5. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-476-41009-9, Sp. 1094–1103.
  • Winfried Lüdemann: Hugo Distler. Eine musikalische Biographie. Wißner, Augsburg 2002, ISBN 3-89639-353-7.
  • Barbara Distler-Harth: Hugo Distler. Lebensweg eines Frühvollendeten. Schott Music, Mainz 2008, ISBN 978-3-7957-0182-6.
  • Till Sailer: Hugo Distler in Strausberg. Die letzten Jahre des Komponisten der „Weihnachtgeschichte“. Texte – Gespräche – Briefe. Trafo, Berlin 2008, ISBN 978-3-89626-787-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Distler-Harth, S. 340 ff.
  2. Distler-Harth, S. 158 ff; DGB-Bundesvorstand: Die deutsche Gewerkschaftsbewegung, 5. verb. u. ergänzte Auflage, 1976, S. 63 ff
  3. Erika Kienlin und Hilde Kreutz-Soergel: „Erinnerungen an Hugo Distler“. Zeitschrift für Hausmusik, Jahrg. 1958, Heft 2
  4. Distler-Harth, S. 189 ff
  5. Lüdemann, S. 106
  6. Reich, Christa: Evangelium: Klingendes Wort, Calwer Verlag 1997, S. 79; Reich-Ranicki, Marcel: Mein Leben, Deutsche Verlags-Anstalt 1999, S. 356 f.; Distler-Harth, S. 161 ff
  7. Lemmermann, Dirk: Hugo Distler: Neues Chorliederbuch, libretoteksto de la sondisko de Hugo Distler: Neues Chorliederbuch (Carmina Mundi, Akeno, direktado: Harald Nickoll), S. 1 f
  8. Distler-Harth, S. 317
  9. Distler-Harth, S. 320
  10. Distler-Harth, S. 330 ff
  11. Stefan Hahnheide, in: Beiträge zur Musikwissenschaft und Musikpädagogik, Hildesheimer Musikwissenschaftliche Arbeiten Band 4, Georg Olms Verlag, Hildesheim 1997, S. 102.
  12. 12,0 12,1 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 115.
  13. Barbara Distler-Harth: Hugo Distler, Schott Mainz 2008, S. 158 ff
  14. Erika Kienlin und Hilde Kreutz-Soergel: „Erinnerungen an Hugo Distler“.In: Zeitschrift für Hausmusik, Jg. 1958, Heft 2.
  15. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, S. 1.187.
  16. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.188–1.190.
  17. Zitat Stefan Hahnheide, in: Beiträge zur Musikwissenschaft und Musikpädagogik, Hildesheimer Musikwissenschaftliche Arbeiten Band 4, Georg Olms Verlag, Hildesheim 1997, S. 103–104.
  18. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.188–1.190.
  19. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.190.
  20. Stefan Hahnheide, a. a. O., S. 106 rilate sur letero al Konrad Ameln de la 20-a de decembro 1935.
  21. Kompleta citaĵo ĉe Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.192.
  22. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.192.
  23. Kompleta citaĵo ĉe Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.192–1.193, Fonto: Hugo-Distler-Archiv, Lübeck.
  24. Kompleta citaĵo ĉe: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.193–1.194, letero al familio Typke el 20-a de septembro 1939, konservita en Hugo-Distler-Archiv Lübeck.
  25. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.194.
  26. Distler-Harth, S. 320
  27. Kompleta citaĵo ĉe Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 1.195.
  28. Stefan Hahnheide, in: Beiträge zur Musikwissenschaft und Musikpädagogik, Hildesheimer Musikwissenschaftliche Arbeiten Band 4, Olms Verlag, Hildesheim 1997, S. 105.
  29. Information der Bayerischen Staatsbibliothek vom 17. August 2010.
  30. Hugo-Distler-Nachlass.


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hugo Distler » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3212962 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)