Insuloj Lobos de Afuera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lobos de Afuera)
Insuloj Lobos de Afuera

La Insuloj Lobos de Afuera (eksteraj lupoj aŭ marlupoj, nome fokoj) estas grupo de insuloj apartenantaj al Peruo situantaj en la Pacifika Oceano, je ĉirkaŭ 93 km okcidente de la marbordo de la Departemento de Lambayeque.[1] Ili havas totalan areon de proksimume 2,36 km² kaj estas formataj de diversaj insuletoj kaj rokinsuloj ĉirkaŭ du ĉefaj insuloj separataj de kanalo 30 metrojn larĝa. Lobos de Afuera konstituas la aŭstralan limon de la distribuado de multaj specioj de la Provinco Bioekologia Panama.[2] Estas en la insuloj du lumturoj kaj unu radio-lumturo, kiu servas kiel gvidilo kaj komunikilo por la ŝipoj kiuj kutime navigas ĉe ties marbordoj.

La insuloj Lobos de Afuera elstaras pro sia granda intereso ekologia, ĉar konstituas gravan biologian rezervejon por nombraj specioj de marbirdoj, kiuj trovas en la insuloj manĝjeon, reproduktejon kaj ripozejon.[3] Pro tio, en 2009 la insuloj iĝis protektitaj laŭleĝe ene de la Nacia Rezervejo Sistema de Islas, Islotes y Puntas Guaneras, nome natura rezervejo kiu protektas kaj konservas reprezentajn montrojn de la biologia diverseco de la ekosistemoj mar-marbordaj de Peruo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Biologia diverseco[redakti | redakti fonton]

06° 55′ 42″ S 80° 42′ 38″ O / 6.92833 °S, 80.71056 °O / -6.92833; 80.71056 (mapo)Koordinatoj: 06° 55′ 42″ S 80° 42′ 38″ O / 6.92833 °S, 80.71056 °O / -6.92833; 80.71056 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Judith Figueroa kaj Marcelo Stucchi, Las aves de las Islas Lobos de Afuera (Perú) en la primavera de 2004, 2008, Revista Ornitología Neotropical, volumeno 19, numero 3, paĝoj 377–390, issn=1075-4377.
  2. Yuri Hooker, Francisco A. Solís-Marín, Miguel Lleellish, Equinodermos de las Islas Lobos de Afuera (Lambayeque, Perú), 2005, Revista Peruana de Biología, volumeno 12, numero 1, paĝoj 77–82, issn=1727-9933.
  3. Servicio Nacional de Áreas Naturales Protegidas por el Estado (SERNAMP), Expediente Técnico. Establecimiento de la Reserva Nacional Sistema de Islas, Islotes y Puntas Guaneras, novembro 2009, paĝo 144.