Localidad (Kolombio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Localidades de la ĉefurba distrikto de Bogoto.

En Kolombio, la localidad (prononce lokalidad) estas la administracia dividaĵo kun relativa homogeneco ekde la vidpunktoj geografia, kultura, socia kaj ekonomia de la specialaj distriktoj.[1]

La localidad estas administrata de loka urbestro, nomumita de la Ĉefa Urbestro el triopo prezentita de la koresponda loka konsilantaro nome Junta Administradora Local, pere de publika asembleo kunvokita de la burgomaestre. La lokaj urbestroj havas kiel funkcio kunordigi la administran agadon de la distrikta registaro en ĉiu localidad kun la skabenoj elektitaj pere de popola balotado, kiuj integras la lokajn konsilantarojn nome Juntas Administradoras Locales de la localidades en kiuj estas dividita la urbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo 768 de 2002