Logilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉizitaj, ellignaj logbirdoj.
Logaĵo por kapti salmojn

Logilologaĵo estas kutime persono, aparato aŭ okazaĵo uzata foje por distraĵo, por kaŝi individuon aŭ grupon kiun eble oni estos serĉanta. Forlogaĵoj estis uzitaj dum jarcentoj plej precipe en distra ĉasado, sed ankaŭ en milita tempo kaj en la transigado aŭ solvado de krimoj.

Poranasa logilo[redakti | redakti fonton]

La esprimo Poranasa logilo povas plusendi al du apartaj aparatoj, ambaŭ uzitaj por ĉasado de birdĉasaĵo. Unu estas la akvotruo kun longa konusforma plektaĵotunelo, utiligita por kapti anasojn. Post kiam la anasoj venis al la lageto, malgranda, dresita hundo pelas la birdojn en la tunelon. La kaptaĵo estas poste sendita al merkato por manĝaĵo, sed nun oni kutimas uzi ĝin nur por kapti anasojn por esti ringitaj kaj liberigitaj (vidu ornitologion). La alia formo de anasologaĵo, ankaŭ konata kiel ĉaslogaĵo aŭ birdĉaslogaĵo, estas vivgranda modelo de la estaĵo. La ĉasistoj lokigas nombron el ili laŭ la ĉasareo cele kuraĝigi sovaĝajn birdojn por alteriĝi proksime, espereble ene de la atingospaco de la pafilo de la kaŝita ĉasisto. Origine ĉizitaj el ligno, ili nun estas faritaj el plasto. Kelkaj kiel hobio, kolektas ĉefe la iamajn lignajn birdĉaslogaĵojn.

Milita logilo[redakti | redakti fonton]

Kemia logilo[redakti | redakti fonton]