Lokooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lokooj estas tribo en Siera-Leono. La lokoa lingvo estas niĝer-konga lingvo. La plejparto de la lokooj vivas en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Fritaŭno kaj en la Norda Provinco. Plejparto de la lokooj fariĝis viktimoj de la atlantika sklavkomerco.

Ekonomio

La lokooj tradicie estas agrokultivistoj. Ili kultivas rizon, sed ankaŭ mangojn, terpomojn kaj bananojn.