Los Barrios de Bureba
Los Barrios de Bureba | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09246 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 3° 23′ U (mapo)42.645833333333-3.3908333333333Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 633 m [+] | ||
Areo | 46,721 km² ( 467 2.1 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Los Barrios de Bureba [losBArjos debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Los Barrios de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel La Kvartaloj de Bureba.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,721 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La loĝlokoj de la municipo estas Los Barrios de Bureba, Barrio de Díaz Ruiz, Las Vesgas, Solduengo kaj Terrazos.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis unu el sep loĝlokoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, jurisdikcia senjorlando de la Grafo de la Revilla kiu nomumis la vicurbestron.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.