Los Fayos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Fayos
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50513
Demografio
Loĝantaro 128  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 1° 47′ U (mapo)41.8799838-1.7829199Koordinatoj: 41° 53′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 3,884931 km² (38 8.4 931 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Fayos (Provinco Zaragozo)
Los Fayos (Provinco Zaragozo)
DEC
Los Fayos
Los Fayos
Situo de Los Fayos
Los Fayos (Hispanio)
Los Fayos (Hispanio)
DEC
Los Fayos
Los Fayos
Situo de Los Fayos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Fayos [+]
vdr

Los Fayos [losFAĝos] estas municipo de Hispanio, en la centrorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loĝloko ĉe la ravino kaj kavaĵoj.

Los Fayos estas municipa teritorio en la centrorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas tre malgrandan teritorion sudokcidente de tiu de Tarazona, lime kun la municipaj teritorioj de Tarazona, Torrellas kaj Santa Cruz de Moncayo.

La loĝloko Los Fayos mem estas je 89 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 6 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 569 msm, alirebla nur el Torrellas. Apud la loĝloko estas la Akvobaraĵo de Val (1996), kiu kolektas akvon el riveroj Val kaj Queiles.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La akvobaraĵo.

Estas multaj enrokaj kavaĵoj, kelkaj konektitaj artefarite kaj eble uzitaj kvazaŭ enroka kastelo.

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Los Fayos estis konkerita de kristanoj samjare. En tiu epoko estis gvatoturo, el kio restas nur malmulto el fundamento.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ĉirkaŭ la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Los Fayos demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Los Fayos oni malaltiĝis ĝis nunaj 131 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥarstila sonorilturo de la 18-a jarcento; ermitejo de la 12-a jarcento, elfosita enroke; restaĵoj de kastelo kaj de monaĥejo same elfositaj enroke; la palaco de la dukoj de Villahermosa,​ konstruita el briko dum la 17-a jarcento; kaj restaĵoj de la Akvedukto de Los Fayos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]