Los aires difíciles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los aires difíciles
filmo
Originala titolo Los aires difíciles
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alfredo Mayo, Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Gerardo Herrero
Loko de rakonto Kadizo
Rolantoj José Luis García Pérez • Carme Elías • Pilar Castro • Roberto Enríquez • Celia Freijeiro
IMDb
vdr

Los aires difíciles (La malfacilaj aeroj, La malfacilaj ventoj) estas hispana komedia filmo de 2006 reĝisorita de Gerardo Herrero kaj protagonistigita de José Luis García Pérez, Carme Elias, Roberto Enríquez kaj Cuca Escribano. Ĝi estis filmita en Barbate (Kadizo) kaj Madrido, estas bazita sur la samnoma romano de la verkistino Almudena Grandes, kaj premieris en la Festivalo de Malago, en kiu ĝi ricevis la Oran Biznaga al la plej bona filmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Juan Olmedo kaj Sara Gómez estas du nekonatoj kiuj tamen ambaŭ fuĝas disde sia pasinteco kaj ĉiu el ili instaliĝas en nova domaro ĉe la marbordo de la plej suda hispana provinco proksime de la Ĝibraltara Markolo. Je centoj da km de Madrido, ili klopodas por refari sian vivon, spite la fakton ke la memoroj ankoraŭ estas tre fortaj: Sara, kiu perdis ĉion, kaj Juan, kiu fuĝas el familia tragedio, estas la protagonistoj de historio en kiu ambaŭ ventoj (ĉefe tiu orienta kaj tiu okcidenta) influas la konduton kaj mensostaton de la personoj kaj estas tialo por la titolo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • José Luis García Pérez kiel Juan
  • Cuca Escribano kiel Maribel
  • Carme Elías kiel Sara
  • Roberto Enríquez kiel Damián
  • Antonio Dechent kiel Panrico
  • Andrés Gertrúdix kiel Alfonso
  • Pilar Castro kiel Charo
  • Natalia Sánchez kiel Charo (infana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]