Carme Elias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carme Elias
Persona informo
Naskonomo Carme Elias i Boada
Naskiĝo 14-an de januaro 1951 (1951-01-14) (73-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Institut del Teatre • Lee Strasberg Theatre and Film Institute vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1975– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carme ELIAS i Boada (Barcelono, 14a de januaro 1951) estas hispana aktorino kiu karieris en teatro, kino kaj televido.​ Ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona aktorino en 2008, kaj en 2022 la Ormedalon al Merito en la Belartoj havigita de la Ministerio de Kulturo de Hispanio.​

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

En 1974 ŝi ekkarieris profesie per La señorita Julia, reĝisorita de Adolfo Marsillach. Samjare ŝi aperis en diversaj verkoj de la Kompanio Adrià Gual, kun sidejo en la Teatro Español. Ŝi ankaŭ partoprenis en la muzikala ĝenro en Els pispes, de Pau Riba kaj Santiago Sans; ⁣Faixes, turbants i barretines, de Xavier Fàbregas;​ kaj Granja animal, la primera òpera-rock en català, de Joan Vives kaj Lluís Maria Ros.

El 1981 ŝi elstariĝis en la rolo de Marta en Terra baixa, de Àngel Guimerà. Pro tiu sukceso, al Carme Elias venis proponoj por laboroj en kino kaj televido, sed ŝi neniam lasos la teatron. En la 1980-aj jaroj gravaj teatraĵoj estis jenaj: Absalón, de Calderón de la Barca; La gata sobre el tejado de zinc, de Tennessee Williams; Madame de Sade, de Jukio Miŝima. En tiu jardeko ŝi laboris ankaŭ kun la aktoro kaj reĝisoro Josep Maria Flotats, en verkoj kiel El dret de escollir, de Brian Clark; Lorenzaccio, de Alfred de Musset; kaj El misàntrop de Molière.​

Kvankam ŝi aktivis en la 1990-aj jaroj en kino kaj televido, sed tamen ŝi aktorinis en Madrido, Valencio kaj Barcelono, nome en jenaj verkoj: El hombre del destino, de Bernard Shaw, en la Teatro Español; Casi una diosa, de Jaume Salom, en la Teatro Bellas Artes; La doble inconstancia, de Pierre de Marivaux, kadre de la Festivalo de Aŭtuno de Madrido; kaj Acreedores, de August Strindberg, premierita en la Mercat de les Flors.​

Per la ludado en 1999 de Els gegants de la muntanya de Luigi Pirandello ŝi ekkunlaboris kun la Nacia Teatro de Katalunio. Inter 1999 kaj 2018 tiukadre ŝi partoprenis en jenaj verkoj: La dama enamorada, de Joan Puig i Ferreter; Calígula, de Albert Camus;​ El ventall de Lady Windermere de Oscar Wilde;​ La casa dels cors trencats de Bernard Shaw;​ Fum de Josep Maria Miró; Doña Rosita la Soltera o el lenguaje de las flores, de Federico García Lorca;​ Purga, de Sofi Oksanen;​ Ricard III de William Shakespeare;​ kaj Temps salvatge, de Josep Maria Miró.

Jam en la 21-a jarcento, ŝi plue ludas klasikaĵojn kiel jenaj: La gaviota, de Anton Ĉeĥov; Edipo rey, de Sofoklo, prezentita en la Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida;​ El rey Lear, de William Shakespeare; kaj Prometeo, de Heiner Müller, en kiu Elias ludis la protagonistan rolon, tradicie ludita de viro. En tiu epoko ŝi estis produktorino kaj aktorino en la teatra debuto de Isabel Coixet, en la teatra adaptaĵo de 84 Charing Cross Road, spektaklo kiu ricevis la Premion al Plej Bona Spektaklo de Valencia Produktoraĵo de la Teatra Kritikaro de Valencio en 2005.

Ekde 2010 ŝi kunlaboris ankaŭ kun la Teatre Akadèmia de Barcelono. Por ekzemplo ĉe jenaj verkoj: Al galope!, de Mark Hampton kaj Mary Louise Wilson, monologo per kiu la aktorino parolas kiel la geniulino de la modo Diana Vreeland;​ Caro maestro! Recordant Strehler, de Ludovica Damiani kaj Guido Torlonia; kaj Què va passar con Bette Davis i Joan Crawford?, de Jean Marboeuf, kun Vicky Peña.​ En la madridaj scenejoj, ŝi elstaris en 2011 en Naves del Español per Purgatorio, de Ariel Dorfman, kun Viggo Mortensen.​

Kino[redakti | redakti fonton]

En kino, ŝi debutis en 1978 per La orgía, de Francesc Bellmunt. Poste ŝi ludis gravajn rolojn en la hispana kino kiel en la jenaj filmoj: Stico (Jaime de Armiñán, 1985), El rey pasmado (Imanol Uribe, 1991) kaj, speciale, en La flor de mi secreto (Pedro Almodóvar, 1995), Los aires difíciles (Gerardo Herrero, 2006) kaj Camino (Javier Fesser, 2008), pro kiu ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona aktorino.​

En kataluna kino ŝi partoprenis en ¡Victòria! La gran aventura de un pueblo (Antoni Ribas, 1983), Pont de Varsòvia (Pere Portabella, 1989), pro kiu ŝi ricevis la Premion de Kinematografio de la Ĝeneralitato de Katalunio, Morir (o no) (Ventura Pons, 2000) o Germanes de sang (Ricard Reguant, 2001). Kvankam ŝi malpliigis sian kinproduktadon ekde 2010, elstaris La distancia más larga (Claudia Pinto, 2013), Quién te cantará (Carlos Vermut, 2018) kaj Las consecuencias (Claudia Pinto, 2021).

Paralele, ŝi ankaŭ realigis laborojn de dublado de aktorinoj kiel Nastassja Kinski, Daryl Hannah, Sigourney Weaver kaj Demi Moore.

Televido[redakti | redakti fonton]

Ŝi populariĝis ĉefe en televido. En la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj ŝi ludis en diversaj teatraĵoj por televido, speciale en la programo Estudio 1. En 1983 ŝi partoprenis en la serio Anillos de oro, de Pedro Masó, kaj en El jardín de Venus, de José María Forqué; kaj unu jaron poste ŝi iĝis prezentistino en la programo Y, sin embargo, te quiero. En 1986 ŝi estis protagonistino de la populara serio Turno de oficio, reĝisorita de Antonio Mercero. Dek jarojn poste, ŝi rehavis la rolon en la sekvaĵo Turno de oficio: 10 años después (1996), produktorita de la aktoro Juan Luis Galiardo kaj reĝisorita de Manolo Matji kaj parte de Juan Echanove.

Dum la 1980-aj jaroj ŝi regule aperis en televidaj serioj kaj hispanaj (Pepe Carvalho, Phillipe di Monte, Hasta luego, cocodrilo, Señor alcalde, ktp.) kaj katalunaj (Arnau, Dones de aigua). Post fekunda rilato kun Televisión Española, en la 21-a jarcento ŝi partoprenis en Herederos kaj aliaj serioj de Antena 3 (Antivicio, Gavilanes) kaj de Televisió de Catalunya (Mirall trencat, Mar de fons), krom en izolaj epizodoj de aliaj serioj kiel 7 vidas, Majoria Absoluta, La Riera kaj Cites.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • 1969. Ball robat de Joan Oliver.
  • 1970. El santón de Perillán de Roger Filella.
  • 1970. L'infant que volgué ésser mestre de Andreu Vallvé.
  • 1972. El cuadrado de astromelias de Guillermo Henríquez.
  • 1972. La casa de Bernarda Alba de Federico García Lorca.
  • 1973. La señorita Julia de August Strindberg.
  • 1974. El criat de dos amos de Carlo Goldoni.
  • 1974. El retablo jovial de Alejandro Casona.
  • 1974. Ifigenia en Áulide de Eŭripido.
  • 1974. Las troyanas de Eŭripido.
  • 1975. El señor Pigmalión de Jacinto Grau.
  • 1975. Pato a la naranja de William Douglas-Home.
  • 1976. Els pispes de Pau Riba kaj Santiago Sans.
  • 1976. Faixes, turbants i barretines de Xavier Fàbregas.
  • 1976. Granja animal, primera òpera-rock en català de Joan Vives kaj Lluís Maria Ros.
  • 1977. Un lloc entre els morts de Maria Aurèlia Capmany.
  • 1978. La reina ha relliscat de Alfons Roure.
  • 1979. La gavina de Anton Ĉeĥov.
  • 1979. Víctor o els nens al poder de Roger Vitrac.
  • 1980. L'ombra de un copalta damunt l'asfalt el tekstoj de J. V. Foix, J. M. Junoy, J. Salvat Papasseit, Carles Sindreu, ktp.
  • 1981. Terra baixa de Àngel Guimerà.
  • 1983. Absalón de Pedro Calderón de la Barca.
  • 1984. La gata sobre el tejado de cinc caliente de Tennessee Williams.
  • 1986. Madame de Sade de Jukio Miŝima.
  • 1987. El dret de escollir de Brian Clark.
  • 1988. Lorenzaccio de Alfred de Musset
  • 1989. El misàntrop de Molière
  • 1990. El hombre del destino de Bernard Shaw.
  • 1992. La quinta columna de Ernest Hemingway.
  • 1993. Casi una diosa de Jaume Salom i Vidal.
  • 1993. La doble inconstancia de Pierre de Marivaux.
  • 1994. Acreedores de August Strindberg.
  • 1998. Las últimas lunas de Furio Bordon.
  • 1998. Brecht x Brecht el tekstoj de Bertolt Brecht.
  • 1999. Els gegants de la muntanya de Luigi Pirandello.
  • 2001. La dama enamorada de Joan Puig i Ferreter.
  • 2002. La gaviota de Anton Ĉeĥov.
  • 2004. 84 Charing Cross Road de Helen Hanff.
  • 2004. Calígula de Albert Camus.
  • 2007. El ventall de Lady Windermere de Oscar Wilde.
  • 2008. Edipo rey de Sofoklo.
  • 2008. Rey Lear de William Shakespeare.
  • 2009. La casa dels cors trencats de Bernard Shaw.
  • 2010. Prometeu/Prometeo de Heiner Müller.
  • 2011. Purgatorio de Ariel Dorfman.
  • 2013. Fum de Josep Maria Miró.
  • 2014. Al galop/Al galope de Mark Hampton kaj Mary Louise Wilson.
  • 2014. Doña Rosita la soltera o El lenguaje de las flores de Federico García Lorca.
  • 2015. Purga de Sofi Oksanen.
  • 2017. Caro maestro! Recordant Strehler de Ludovica Damiani kaj Guido Torlonia.
  • 2017. Ricard III de William Shakespeare.
  • 2018. Temps salvatge de Josep Maria Miró.
  • 2019. Què va passar con Bette Davis i Joan Crawford? de Jean Marboeuf.

Kino[redakti | redakti fonton]

  • 1978. L'orgia. De Francesc Bellmunt.
  • 1981. Barcelona sur. De Jordi Cadena.
  • 1981. Crónica de un instante. De José Antonio Pangua.
  • 1982. Cinc figures. De Jan Baca kaj Toni Garriga.
  • 1982. Luis y Virginia. De Jaime Chávarri.
  • 1982. Entre paréntesis. De Simón Fàbregas.
  • 1983. Victòria! La gran aventura de un pueblo. De Antoni Ribas.
  • 1983. Vivir cada día (L'home ronyó). De Raül Conte.
  • 1984. Dos mejor que uno. De Ángel Llorente.
  • 1985. Stico. De Jaime de Armiñán.
  • 1986. Puzzle. De L. J. Comerón.
  • 1988. Massa vell por a morir jove. De Isabel Coixet.
  • 1989. El pont de Varsòvia. De Pere Portabella.
  • 1989. Malditas chicas malas. De Hervé Tirmarche.
  • 1990. Capità Escalaborn. De Carles Benpar.
  • 1991. El rey pasmado. De Imanol Uribe.
  • 1993. Los de enfrente. De Jesús Garay.
  • 1993. Carambolas. De Jesús Font.
  • 1994. Los peores años de nuestra vida. De Emilio Martínez-Lázaro.
  • 1995. La flor de mi secreto. De Pedro Almodóvar.
  • 1996. La vida privada. De Vicente Pérez Herrero.
  • 1996. Pesadilla para un rico. De Fernando Fernán-Gómez.
  • 1996. Menos que cero. De Ernesto Telleria.
  • 1997. En brazos de la mujer madura. De M. Lombardero.
  • 1998. Manos de seda. De C. Martínez Herrada.
  • 1999. No respires (el amor no está en el aire). De Joan Potau.
  • 2000. Morir (o no). De Ventura Pons.
  • 2001. Germanes de sang. De Ricard Reguant.
  • 2002. Bestiario. De V. Pérez Herrero.
  • 2002. Sinfonía desconcertante kurto. De Belén Santos.
  • 2003. Haz conmigo lo que quieras. De Ramón de España.
  • 2004. Sévigné. De Marta Balletbò-Coll-
  • 2005. Sinfonía desconcertante [kurto]. De Belén Santos.
  • 2005. 100 maneras de acabar con el amor. De Vicente Pérez Herrero.
  • 2006. Los aires difíciles. De Gerardo Herrero.
  • 2008. Camino. De Javier Fresser.
  • 2010. Planes para mañana. De Juana Macías.
  • 2011. ¿Estás ahí? De Roberto Santiago.
  • 2012. Tengo ganas de ti. De Fernando González Molina.
  • 2013. La distancia más larga. De Claudia Pinto.
  • 2018. Quién te cantará. De Carlos Vermut.
  • 2021. Las consecuencias. De Claudia Pinto.

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 1976. El idiota, de Fjodor Dostojevskij.
  • 1977. Lluvia, de Alfredo Baño.
  • 1977. El crack (Teatro-Club), reĝisorita de Esteve Duran.
  • 1977. El delantero centro murió al amanecer (Teatro-Club), de Agustín Cuzzani reĝisorita de Esteve Duran.
  • 1977. Manos vacías (Teatro-Club), reĝisorita de Esteve Duran
  • 1978. Un somni i mil enganyifes, adaptaĵo de Josep Maria Benet i Jornet de la antologio Mil kaj unu noktoj.
  • 1978. Homes i No (Lletres catalanes), de Manuel de Pedrolo reĝisorita de Orestes Lara.
  • 1979. Carta a París (Estudio 1), reĝisorita de Sergi Schaaff.
  • 1980. Gente bien, adaptaĵo de klasikaĵo de Santiago Rusiñol.
  • 1980. Quality Street (Estudio 1), de J. M. Barrie.
  • 1980. La silla nº 13, adaptaĵo de Bayard Veiller, reĝisorita de Esteve Duran.
  • 1981. El abanico de Lady Windermere (Estudio 1), de Oscar Wilde reĝisorita de Antonio Chic.
  • 1981. Los peces rojos (Estudio 1), de Jean Anouilh reĝisorita de Lluís Maria Güell.
  • 1981. L'hereu i la forastera (Gran Teatre), de Josep Maria de Sagarra reĝisorita de Antoni Chic.
  • 1982. La noche de los cien pájaros (Estudio 1), de Jaime Salom reĝisorita de Antoni Chic.
  • 1982. Los ángeles caídos (Estudio 1), de Noël Coward reĝisorita de Simó Fàbregas.
  • 1978. Terra de escudella (TVE), reĝisorita de Mercè Vilaret.
  • 1980. Mare i fill, societat limitada (TVE), kun Mary Santpere kaj Enric Majó. Scenaro de Terenci Moix.
  • 1981. Santiago Rusiñol, la vida, kun Joan Miralles.
  • 1983. Anillos de oro: Tiempo feliz de caramelo (TVE). Reĝisorita de Pedro Masó.
  • 1983. El jardín de Venus (TVE), kun Verónica Forqué kaj Fernando Fernán Gómez.
  • 1983. Misteri: Retrat de capvespre, kun Ovidi Montllor.
  • 1984. Cuentos imposibles: Rosa fresca (TVE). Reĝisorita de Jaime de Armiñán.
  • 1985. Einstein. Serieto reĝisorita de Lazare Iglesis.
  • 1985-1987.Turno de oficio (TVE), kun Juan Luis Galiardo kaj Juan Echanove. Reĝisorita de Antonio Mercero.
  • 1986. Pepe Carvalho (TVE), kun Eusebio Poncela kaj Ovidi Montllor.
  • 1987. Phillipe di Monte (TVE). Reĝisorita de Jesús García de Dueñas.
  • 1992. Crónicas del mal: El ascensor (TVE), kun Antonio Resines.
  • 1992. Hasta luego, cocodrilo (TVE). Reĝisorita de Alfonso Ungría.
  • 1994. Arnau: els dies secrets (TV3). Reĝisorita de Lluís Maria Güell.
  • 1995. Love stories: Quinteto en sol menor. Reĝisorita de José Antonio Páramo.
  • 1996. Turno de oficio: 10 años después (TVE), kun Juan Luis Galiardo kaj Juan Echanove.
  • 1997. Dones de aigua (TV3), kun Silvia Marsó, Carme Sansa kaj Montserrat Carulla.
  • 1997. El show de la Diana (TV3), kun Lloll Beltrán. Reĝisorita de Jordi Roure.
  • 1998. Señor alcalde (Telecinco), kun Carlos Larrañaga.
  • 2001. Antivicio (Antena 3), kun Armando del Río, Fanny Gautier kaj Joan Crosas.
  • 2002. Mirall trencat (TV3). Reĝisorita de Orestes Lara.
  • 2004. 7 vidas (Telecinco). Du epizodoj, 12a sezono.
  • 2004. Majoria absoluta (TV3). Tri epizodoj, 3a sezono.
  • 2006. Mar de fons (TV3). De Josep Maria Benet i Jornet.
  • 2008. Herederos (TVE), kun Concha Velasco. De David Paniagua kaj Pablo Tébar.
  • 2010. Gavilanes (Antena 3).
  • 2013-2014. La Riera (TV3). Kvin epizodoj, 1a sezono.
  • 2016. Cites (TV3). Du epizodoj, 3a sezono.
  • 1976-1977. Tot art (TVE).
  • 1984. Y sin embargo, te quiero (TVE).
  • 1987. Estadio 2: especial olimpíadas (TVE).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carme Elías en la hispana Vikipedio.