Adolfo Marsillach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo Marsillach
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1928 (1928-01-25)
en Barcelono
Morto 21-an de januaro 2002 (2002-01-21) (73-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per prostata kancero vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Lluís Marsillach i Burbano vd
Edz(in)o Amparo Soler Leal vd
Infanoj Blanca Marsillach • Cristina Marsillach vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoroverkistofilmreĝisoroteatra reĝisoroscenaristodramaturgo vd
Laborkampo aktorado • dramo • directing • literary activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo MARSILLACH Soriano (Barcelono; 25a de januaro 1928 - Madrido; 21a de januaro 2002)​ estis hispana aktoro, dramaturgo, reĝisoro de teatro kaj verkisto. Li estis filo de teatra kritikisto kaj patro de aktorinoj Blanca Marsillach kaj Cristina Marsillach.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Li kreskiĝis en etoso de ĵurnalistoj kaj teatro. Li studis juron kombine kun unuaj aktoradoj. Li debutis en la Teatro María Guerrero de Madrido, en 1950, reĝisorita de Luis Escobar, en la teatraĵo de Antonio Buero Vallejo nome En la ardiente oscuridad (En arda malhelo). Poste li aperis en la verko El jefe (La ĉefo, 1953), de Joaquín Calvo Sotelo,​ kun Mary Carrillo, kaj lia unua grava rolo estos en la verko de Alfonso Sastre nome Escuadra hacia la muerte (Almorta roto, 1953). Tri jarojn poste li fondis sian propran kompanion kun sia unua edzino, la aktorino Amparo Soler Leal. En 1999 li ludis en ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999) de Edward Albee, en tio kio estis lia lasta apero sceneje.

Televido[redakti | redakti fonton]

Jam en 1959 li estis protagonisto de la serio Galería de maridos (1959), de Jaime de Armiñán, kun Amparo Baró. Dum la sekvaj dek kvin jaroj li premierigis ĝis ses seriojn en kiuj li aktoris, verkis kaj reĝisoris: Silencio, se rueda (1961), Silencio, vivimos (1962), Fernández, punto y coma (1963), Habitación 508 (1966), Silencio, estrenamos (1974) kaj La señora García se confiesa (1976). Post sesjara halto, lia reveno al televido okazis en 1982, per la prihistoria serio Ramón y Cajal (1982), en kiu li ludis la protagonistan rolulon, kun granda laŭdo de kritiko kaj publiko.

Teatra reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Krom aktora kariero, li elstaris ankaŭ en teatra reĝisoro, ofte fronte kontraŭ la tiamaj frankistaj estetikoj, cenzuroj kaj ideologioj, kiel ekzemple en la teatraĵo ¡Suerte, campeón!, de Antonio Gala kiun li estis reĝisoronta en 1973 kaj kiu estis malpermesita de la registaro.

Elstaris liaj reĝisoradoj de teatraĵoj de Alfonso Sastre, kiel El pan de todos (1957) kaj La cornada (1960), same kiel ĉe Pygmalion de George Bernard Shaw (1964). Samjare li reĝisoris la faman Rocío Dúrcal, en Un domingo en Nueva York, kaj poste Marat-Sade (1968) de Peter Weiss, kiu estis retirita de la scenejo pro registara ordono,​ Tartufo (1969), de Molière, kiu same suferis politikajn premojn pro aludoj al frankismo,​ Sócrates (1972), spektaklo kreita pri la Dialogoj de Platono, en versio de Enrique Llovet kaj El arquitecto y el emperador de Asiria (1977), de Fernando Arrabal.

Li ankaŭ reĝisoris sian propran teatraĵon Yo me bajo en la próxima, ¿y usted? (1981), kiu iĝis ege fama kiel satiro duonbiografia en kiu oni priskribas la rilatojn de paro dum la jaroj de la fino de la diktaturo. Famis ankaŭ lia prezento de ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999), de Edward Franklin Albee, kiun li mem ludis kun Núria Espert.

Kinaktoro[redakti | redakti fonton]

En kino li partoprenis en Cerca de la ciudad (1952), Jeromín (1953), ambaŭ de Luis Lucia Mingarro; Salto a la gloria (1959) kaj La paz empieza nunca (1960), adaptaĵo de la samnoma romano de Emilio Romero kiu atingis la Premion Planeta de 1957, de León Klimovsky; Maribel y la extraña familia (1960), de José María Forqué, adaptaĵo de la samnoma teatraĵo de Miguel Mihura; la aventura filmo La tulipe noire (1964), protagonistigita de Alain Delon kaj Virna Lisi; El hombre de los hongos (1976), de la meksika reĝisoro Roberto Gavaldón, kun scenaro de Sergio Galindo; Sesión continua (1984), de José Luis Garci kaj Esquilache (1989), de Josefina Molina, alia teatra adaptaĵo, nome de Un soñador para un pueblo de Antonio Buero Vallejo. En 1972 li premierigis sian unuan kaj nuran filmon kiel reĝisoro, nome Flor de santidad bazita sur verko de Ramón-María del Valle Inclán, sed la filmo estis cenzurita de la frankista reĝimo.

En 1989 li ricevis Goya-premion al la plej bona duaranga aktoro en Esquilache de Josefina Molina.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

Teatro Adolfo Marsillach Hospital de San Juan en Almagro, Ciudad Real
Teatro Auditorio Adolfo Marsillach en San Sebastián de los Reyes, Madrido
  • ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999), de Edward Franklin Albee.
  • Yo me bajo en la próxima, ¿y usted? (1982), de Marsillach.
  • Tartufo (1978), de Molière.
  • Marat-Sade (1968), de Peter Weiss.
  • A puerta cerrada (1967), de Jean-Paul Sartre.
  • La puta respetuosa (1967), de Jean-Paul Sartre.
  • Después de la caída (1965), de Arthur Miller.
  • Pigmalión (1964), de George Bernard Shaw.
  • La cornada (1960), de Alfonso Sastre.
  • Tengo un millón (1960), de Víctor Ruiz Iriarte.
  • Mi calle (1960), de Edgar Neville.
  • Harvey (1959), de Mary Chase.
  • Alejandro Magno (1958), de Terence Rattigan.
  • Ondina (1958), de Jean Giraudoux.
  • El pan de todos (1957), de Alfonso Sastre.
  • Mi adorado Juan (1957), de Miguel Mihura.
  • Bobosse (1955), de André Roussin.
  • La alondra (1954), de Jean Anouilh.
  • El jefe (1953), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • Escuadra hacia la muerte (1953), de Alfonso Sastre.
  • La Plaza de Berkeley (1952), de John L. Balderston.
  • La heredera (1951), de Ruth kaj August Goetz.
  • El desdén, con el desdén (1951), de Agustín Moreto.
  • Un día de abril (1951), de Dodie Smith.
  • En la ardiente oscuridad (1950), de Antonio Buero Vallejo.

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1999), de Edward Franklin Albee.
  • La Celestina (1998), de Fernando de Rojas.
  • La gran sultana (1993), de Miguel de Cervantes.
  • Fuenteovejuna (1993), de Félix Lope de Vega.
  • El alcalde de Zalamea (1989), de Calderón de la Barca.
  • Antes que todo es mi dama (1987), de Calderón de la Barca.
  • Los locos de Valencia, 1986, de Lope de Vega.
  • El médico de su honra (1985), de Calderón de la Barca.
  • Mata Hari (1983)
  • La Gran Vía (1983) de Federico Chueca.
  • La tempranica (1983) de Gerónimo Giménez.
  • Las arrecogías del beaterio de Santa María Egipciaca (1977), de José Martín Recuerda.
  • La señorita Julia (1973), de August Strindberg.
  • El malentendido (1969), de Albert Camus.
  • Tartufo (1969), de Molière, en versio de Enrique Llovet.
  • Biografía (1969), de Max Frisch.
  • Marat/Sade (1968), de Peter Weiss.
  • A puerta cerrada (1967), de Jean-Paul Sartre.
  • La puta respetuosa (1967), de Jean-Paul Sartre.
  • Águila de blasón (1966), de Ramón María del Valle-Inclán.
  • Los siete infantes de Lara (1966), de Lope de Vega.
  • Después de la caída (1965), de Arthur Miller.
  • El poder (1965), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • Pigmalión (1964), de George Bernard Shaw.
  • Un domingo en Nueva York (1964), de Norman Krasna.
  • ¿Quién quiere una copla del Arcipreste de Hita? (1965), de José Martín Recuerda.
  • Micaela (1962), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • La cornada (1960), de Alfonso Sastre.
  • Tengo un millón (1960), de Víctor Ruiz Iriarte.
  • Harvey (1959), de Mary Chase.
  • Ondina (1958), de Jean Giraudoux.
  • Alejandro Magno (1958), de Terence Rattigan.
  • El pan de todos (1957), de Alfonso Sastre.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1992: El largo invierno
  • 1990: La seducción del caos
  • 1989: Esquilache
  • 1986: Delirios de amor
  • 1985: La vaquilla
  • 1984: Sesión continua
  • 1980: El poderoso influjo de la luna
  • 1976: La ciutat cremada
  • 1976: El hombre de los hongos
  • 1974: La Regenta
  • 1970: El certificado
  • 1966: Las salvajes en Puente San Gil
  • 1964: La tulipe noire
  • 1963: La pandilla de los once
  • 1962: Alegre juventud
  • 1960: 091, policía al habla
  • 1960: La paz empieza nunca
  • 1960: Maribel y la extraña familia
  • 1959: Salto a la gloria
  • 1953: Jeromín
  • 1953: Vuelo 971
  • 1952: Cerca de la ciudad
  • 1952: Don Juan Tenorio
  • 1946: Mariona Rebull

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Galería de maridos (1959),
  • Silencio, se rueda (1961),
  • Silencio, vivimos (1962),
  • Fernández, punto y coma (1963),
  • Habitación 508 (1966),
  • Silencio, estrenamos (1974),
  • La señora García se confiesa (1976)
  • Ramón y Cajal (1982),
  • Recuerda cuando (1987)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adolfo Marsillach en la hispana Vikipedio.