Josefina Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josefina Molina
Persona informo
Naskonomo Josefina Molina Reig
Naskiĝo 14-an de novembro 1936 (1936-11-14) (87-jaraĝa)
en Kordovo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoro • reĝisoro
vdr

Josefina MOLINA Reig (Kordovo, 14.a de novembro 1936) estas hispana reĝisorino, scenaristo, realigistino de televido, novelisto kaj kinisto. Li estis pioniro de kino farita de hispaninoj kaj reĝisoris filmojn kiel Función de noche (1981) kaj Esquilache (1988), kaj la televidserio Teresa de Jesús (1984). Ŝi ricevis Honoran Goya-premion en 2011.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkontaktis kun kino en sia naskurbo, kiam ŝiaj gepatroj portis ŝin al kinejoj dimanĉe. Ŝi ankaŭ ŝatis legadi, kaj 13-jaraĝa ŝi jam aprezis la rakontan riĉon de la Episodios Nacionales de Benito Pérez Galdós, kiu influis en sia rakontemo kaj tendenco al realismo. Estante 15-jaraĝa ŝi vidis la filmon "La rivero" de Jean Renoir, kaj tio interesigis ŝin al rakontado de historioj pere de kino.​

Ankoraŭ en junaĝo ŝi aliĝis al variaj grupoj de lokaj artistoj kaj intelektuloj, same kiel en diversaj kinkluboj kaj en loka teatra trupo kun kiu ŝi reĝisoris Pupohejmo de la norvega dramaturgo Henrik Ibsen, kiu malsukcesis pro manko de bonaj kondiĉoj en la lokalo kaj pro la mesaĝo por kio la tiama publiko ankoraŭ ne pretis.​ En 1962 ŝi ekkunlaboris en radioprogramo.

En 1969 ŝi iĝis reĝisorino kaj ekrealigis teatrajn programojn por Televisión Española. Elstaraj televidserioj estis El camino, (1978), laŭ romano de Miguel Delibes; Teresa de Jesús (1984), kiu rakontas la vivon de Teresa de Avilo, ludita de Concha Velasco; kaj Entre naranjos, adaptaĵo de la romano de Vicente Blasco Ibáñez (1998).

En teatro, ŝi sukcesis pere de Cinco horas con Mario, monologo de Miguel Delibes ludita dum jardekoj fare de Lola Herrera kaj poste de Natalia Millán. En 1990 ŝi reĝisoris Los últimos días de Emmanuel Kant, de Alfonso Sastre.

Ŝia unua filmo, Vera, un cuento cruel, fariĝis en 1973, kaj en 1981 ŝi sukcesis pere de Función de noche, filmo pri la malkonsento de aktorino Lola Herrera kun sia edzo kiam ŝi estis ludanta Cinco horas con Mario, en kiu Lola Herrera kaj Daniel Dicenta ludas la rolojn de si mem. En 1989 ŝi premierigis la historian dramon Esquilache, bazita sur la teatraĵo de Antonio Buero Vallejo nome Un soñador para un pueblo, ludita de Fernando Fernán Gómez, Adolfo Marsillach kaj Concha Velasco.

Kino kaj televido[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisorino[redakti | redakti fonton]

  • La otra soledad (kurto, 1966)
  • Aquel humo gris (kurto, 1967)
  • Pequeño estudio (TV-serio, 1968)
  • Melodrama infernal (kurto, 1969)
  • Teatro de siempre (TV-serio, 1 epizodo, 1971)
  • Casa de muñecas II (1971)
  • Hora once (TV-serio, 4 epizodoj, 1971-1972)
  • La rama seca (kurto, 1972)
  • Cuentos y leyendas (TV-serio, 1 epizodo)
  • Vera, un cuento cruel (1974)
  • Los pintores del Prado (TV-serio, 1 epizodo, 1974)
  • Un globo, dos globos, tres globos (TV, 1 epizodo, 1974)
  • Novela (TV-serio, 6 epizodoj, 1974-1978)
  • Hedda Gabler, por Estudio 1 (TV, 1975)
  • Escritores de hoy (TV-serio, 1 epizodo, 1975)
  • Los libros (TV-serio, 1 epizodo, 1976)
  • Doña Luz (1976)
  • Anna Christie, por Estudio 1 (TV, 1976)
  • Escrito en América (TV-serio, 1979)
  • Cuentos eróticos ("La tilita", 1980)
  • Función de noche (1981)
  • Paisaje con figuras (TV-serio, 1 epizodo, 1984)
  • Lope de Vega (1984)
  • Teresa de Jesús (TV-serio, 8 epizodoj, 1984)
  • Hija de la Iglesia (1984)
  • Vida (1984)
  • Visita de descalzas (1984)
  • Fundaciones (1984)
  • El castillo interior (1984) (TV-serio, 8 ĉapitroj)
  • La voz humana (TV-serio, 1 epizodo, 1986)
  • La mujer sola (1986)
  • Esquilache (1989)
  • Lo más natural (1991)
  • La Lola se va a los puertos (1993)
  • Función de noche (TV-serio, 1 epizodo, 1995)
  • Las trampas del azar (Dos tiempos de una crónica, 1995)
  • Entre naranjos (TV-serieto, 3 epizodoj, 1998)

Kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • La otra soledad (kurto, 1966)
  • Aquel humo gris (kurto, 1967)
  • Melodrama infernal (kurto, 1969)
  • Vera, un cuento cruel (1974)
  • Los pintores del Prado (TV-serio, 1 epizodo, 1974)
  • Hedda Gabler, por Estudio 1 (TV, 1975)
  • Los libros (TV-serio, 1 epizodo, 1976)
  • Doña Luz (1976)
  • Anna Christie, por Estudio 1 (TV, 1976)
  • Función de noche (1981)
  • Teresa de Jesús (TV-serio, 8 epizodoj, 1984)
  • Hija de la Iglesia (1984)
  • Visita de descalzas (1984)
  • Fundaciones (1984)
  • El castillo interior (1984) (TV-serio, 8 ĉapitroj)
  • La mujer sola (1986)
  • Esquilache (1989)
  • La Lola se va a los puertos (1993)
  • Entre naranjos (TV-serieto, 3 epizodoj, 1998)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Josefina Molina en la hispana Vikipedio.