Pupohejmo (teatraĵo)
Et dukkehjem | |||||
---|---|---|---|---|---|
dramatic work | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Henrik Ibsen | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | norvega lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 4-a de decembro 1879 | ||||
Eldonejo | Gyldendal | ||||
| |||||
Pupohejmo estas teatraĵo de Henrik Ibsen. La verko, norvege publikigita en 1879, estas nomita en la norvega originalo Et dukkehjem (laŭvorte pupohejmo, kiel la esperanta traduko, dum tradukoj al aliaj eŭropaj lingvoj parte elektis malpli simplajn titolojn). La titolo priskribas la rigidecon kaj enfermiĝon el kiuj la protagonisto, la junulino Nora, eksplodas ĉe la fino. Kaj ŝia patro kaj ŝia edzo Torvald Helmer traktas ŝin, konforme al tiutempaj sociaj konvencioj, kiel havaĵon kiu estas altvalora por ili, sed al kiu ili ne permesas havi propran vivon.
La teatraĵo havis sian unuan prezentadon la 21-an de decembro 1879 en Kopenhago ĉe la Reĝa Teatro (Det Kongelige Teater). La germanlingva premiero okazis en 1880 en Hamburgo. Por tiuj prezentoj, la fino devis esti ŝanĝita en konsidero de la nuntempa vido de la socia institucio geedziĝo. Estis celite ke Nora finfine forlasos Torvald Helmer kaj la infanojn. En ĉi tiuj prezentoj tamen Nora restis pro la infanoj. La unua germana prezentado kun la origina fino de Ibsen ankoraŭ povis okazi samjare en 1880 en Munkeno.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]110 jarojn pli poste, la teatraĵo ankaŭ alvenis en la Esperantlingva mondo: la german-nederland-brita ensemblo Kia Koincido de junaj esperantistoj profesiece ekprezentis la esperantlingvan teatran version en la UK 1991 en Bergen, Norvegio - poste sekvis multaj pliaj surscenigoj en aliaj eŭropaj landoj. La teksto estis speciala versio de la teatra ensemblo (aparte redaktita fare de Judith Jackson, Thomas Bormann, Saskia Idzerda kaj Martin Haase), farita surbaze de antaŭaj tradukoj de Odd Tangerud kaj Jens Larsen.[1] La premiero de la 3-akta prezento en la urba halo de Bergen daŭris 150 minutojn, kutima daŭro por la teatraĵo.
La esperanta teatra ensemblo en sia sceneja libreto jene enkondukis en la temon:
|