José María Forqué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Forqué
Persona informo
Naskonomo José María Forqué Galindo
Naskiĝo 8-an de marto 1923 (1923-03-08)
en Zaragozo
Morto 17-an de marto 1995 (1995-03-17) (72-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo hepata kancero
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Carmen Vázquez-Vigo
Infanoj Verónica Forqué • Álvaro Forqué
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • filma scenaristo • filmproduktoro
vdr

José María FORQUÉ Galindo (Zaragozo, 8-a de marto 1923 - Madrido, 17-a de marto 1995)​ estis hispana arkitekto, kin-reĝisoro, kaj scenaristo. Li estis la patro de la aktorino Verónica Forqué kaj de la reĝisoro Álvaro Forqué.

Lia etenda filmaro kovris preskaŭ ĉiujn ĝenrojn, sed elstare speciale en komedia filmo. Li ricevis Honoran Goya-premion de la Kinakademio de Hispanio en 1995.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekkontaktis kun teatro en universitataj etosoj (arkitekturo) kaj interesiĝis por kino kunlaborante kun Pedro Lazaga en María Morena en 1951. Lia unua filmo kiel reĝisoro kaj scenaristo estis Niebla y sol (Nebulo kaj suno), de la sama jaro. En 1955 kunreĝisoris kun José Antonio Nieves Conde La legión del silencio (La silenta legio), enkadrita en la ideologia etoso de la malvarma milito. Tiukadre sekvis per Embajadores en el infierno (Ambasadoroj en la infero, 1956), bazita sur romano de Torcuato Luca de Tena, pri grupo de hispanaj soldatoj de la naziisma Blua divizio malliberigita en soveta koncentrejo. La filmo de 1957 nome Amanecer en puerta oscura (Tagiĝo ĉe malhela pordo) kun scenaro de la dramaturgo Alfonso Sastre pri la temo de la andaluza banditeco, atingis la Arĝentan Urson de la Internacia Kinfestivalo de Berlino.

Li plue kunlaboris kun Alfonso Sastre en la scenaroj de Un hecho violento (Perforta faro) kaj La noche y el alba (La nokto kaj la tagiĝo) en 1958. Tiu lasta, protagonistigita de Paco Rabal, aliris la tiklan temon de la nacia repaciĝi post la enlanda milito tiam defendita de la Komunista Partio. La filmo malsukcesis kaj tial José María Forqué eniris en kino pli komerca kaj tradicia. Tiukadre li ŝanĝis kunlaboradon por scenaroj al la frankisteca Alfonso Paso por la krimfilmo De espaldas a la puerta (Dorse kontraŭ la pordo, 1959).

En 1960 li filmis Maribel y la extraña familia (Maribel kaj la stranga familio, adaptaĵo de la populara samnoma teatraĵo de Miguel Mihura, kun Silvia Pinal kaj Adolfo Marsillach kiel protagonistoj. Li sekvis per adaptaĵoj, nome de Alfonso Paso, per la komedio Usted puede ser un asesino (Vi povas esti murdisto, 1961) kaj La becerrada (La taŭridludo, produktorita en 1962 de Pedro Masó, kiu estis scenaristo de lia plej fama komedio, Atraco a las tres (Ŝtelatako je la tria), de la sama jaro, kun tre gravaj aktoroj kiel Cassen, José Luis López Vázquez, Alfredo Landa, Gracita Morales kaj Manuel Alexandre.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li sekvis per tre diversaj filmoj kaj en la 1980-aj jaroj li aliris al produktado de televidserioj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de María Morena (1951) kunreĝisorita de José María Forqué kaj Pedro Lazaga.
  • María Morena (1951)
  • Niebla y sol (1951)
  • El diablo toca la flauta (1953)
  • Un día perdido (1954)
  • La legión del silencio (1956)
  • Embajadores en el infierno (1956)
  • Amanecer en puerta oscura (1957)
  • Un hecho violento (1958)
  • La noche y el alba (1958)
  • Baila La Chunga (1959)
  • De espaldas a la puerta (1959)
  • 091, policía al habla (1960)
  • Maribel y la extraña familia (1960)
  • Usted puede ser un asesino (1961)
  • Atraco a las tres (1962)
  • El secreto de Mónica (1962)
  • El juego de la verdad (1963)
  • La becerrada (1963)
  • Accidente 703 o Los culpables (1964)
  • Vacaciones para Ivette (1964)
  • La muerte viaja demasiado (1964)
  • Tengo 17 años (1964)
  • Casi un caballero (1964)
  • Yo he visto a la muerte (1965)
  • Las viudas-El retrato de Regino (1966)
  • Un millón en la basura (1967)
  • Las que tienen que servir (1967)
  • Un diablo bajo la almohada (1968)
  • ¡Dame un poco de amooor...! (1968)
  • La vil seducción (1968)
  • Pecados conyugales (1968)
  • Estudio amueblado 2.P. (1969)
  • El monumento (1970)
  • El ojo del huracán (1971)
  • La cera virgen (1972)
  • Tarot (1973)
  • No es nada, mamá, sólo un juego (1974)
  • Una pareja... distinta (1974)
  • Juegos de alcoba (1974)
  • Casa fundada en 1944 (1975)
  • Vuelve, querida Nati (1976)
  • El segundo poder (El hombre de la cruz verde) (1976)
  • ¡Qué verde era mi duque! (1980)
  • Ramón y Cajal: historia de una voluntad (1982)
  • Romanza final (Gayarre) (1986)
  • Nexus 2431 (1993)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Forqué en la hispana Vikipedio.