Atraco a las tres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atraco a las tres
filmo
Originala titolo Atraco a las tres
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1962
Ĝenro komedia filmo, heist film
Kameraado Alejandro Ulloa Jr.
Reĝisoro(j) José María Forqué
Scenaro Rafael J. Salvia
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Adolfo Waitzman
Rolantoj José Luis López Vázquez • Cassen • Gracita Morales • Katia Loritz • Manuel Alexandre • Agustín González • Alfredo Landa • Rafaela Aparicio • José María Caffarel • Jesús Guzmán • Lola Gaos • Cassen • Rafael Hernández • Rufino Inglés • José Orjas • Jesús Guzmán • Alberto Berco • José Álvarez "Lepe" • Miguel Madrid • José Villasante
IMDb
vdr

Atraco a las tres (Ŝtelatako je la tria) estas hispana komedia filmo reĝisorita de José María Forqué en 1962. Temas pri mita filmo de la hispana kino, en kiu José María Forqué kunigas kritikon de la tiama hispana socio, parodion de la nigraj filmoj kaj nigran humuron.

La filmo estis adaptita al teatro,[1]​ kaj la 20an de junio 2003 oni premieris kinadaptaĵon de la filmo laŭ la titolo Atraco a las tres... y media, kun geaktoroj Iñaki Miramón, Josema Yuste kaj Elsa Pataky.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fernando Galindo, kasisto de banko, sukcesas konvinki siajn laborkolegojn por ŝteli sian propran bankoficejon ŝajniniginte veran ŝtelatakon, kiel reprezalio pro la maldungo de don Felipe, estimata malnova vicdirektoro, kaj krome kiel kompenso al siaj malbonaj salajroj kaj laborkondiĉoj. Ili preparas detale dum tagoj la ŝtelatakon laŭ la stilo de la nigraj filmoj, sed finfine ili malsukcesas, ĉar en la komento de la ŝtelatako aperas veraj ŝtelistoj, kiuj estis ricevintaj la informon el Katia Durán, kantistino de kiu Galindo estis enamiĝinta kaj al kiu li malkovris la sekreton de la plano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galán, Diego (15a de februaro 2003). «Una joya del sainete». El País. Konsultita la 5an de novembro 2011.
  2. «"Escribí el guion de 'Atraco a las tres' en nueve días, y eso sólo se hace por hambre"». El País. 29a de majo 2003. Konsultita la 5an de novembro 2011.
  3. «Los 10 jefes más horribles del cine». Cinemanía. 12a de septembro 2011. Arkivita el originalo la 24an de oktobro 2011. Konsultita la 5an de novembro 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Atraco a las tres en la hispana Vikipedio.