Cassen (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cassen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1928 (1928-10-28)
en Taragono
Morto 4-an de aŭgusto 1991 (1991-08-04) (62-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Poblenou Cemetery vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo humuristo • televida prezentisto • aktoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Casto Sendra Barrufet, konata kiel Cassen (Taragono, 28a de oktobro 1928 - Barcelono, 4a de aŭgusto 1991), estis hispana aktoro kaj humuristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris tre juna kiel aktoro kaj humuristo. El la etoso de teatro kaj spektaklo saltis al Televisión Española, jam en En broma (1961). Luis García Berlanga tiam proponis lin debuti en kino, per protagonista rolo en Plácido (1961). Inter grandaj sukcesoj menciendas lia partepreno en la filmo Atraco a las tres, de José María Forqué, en luksa geaktoraro (José Luis López Vázquez, Manuel Alexandre, Alfredo Landa, Manuel Díaz González, Agustín González kaj Gracita Morales, inter aliaj).

Menciendas ankaŭ lia brila interveno en la filmo de José Luis Cuerda Amanece, que no es poco, ludante la rolon de afabla kaj amuza pastro de pitoreska vilaĝo de Manĉo. Poste, li apartiĝis iom post iom disde kino, favore al rektaj spektakloj. Unu el liaj lastaj roloj en kino estis, en 1988, en la filmo de José Luis García Sánchez, Pasodoble.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Plácido (1961) de Luis García Berlanga.
  • Bahía de Palma (1962), de Juan Bosch.
  • Atraco a las tres (1962), de José María Forqué.
  • Vuelve San Valentín (1962), de Fernando Palacios
  • El mujeriego (1963), de Francisco Pérez-Dolz.
  • Piso de soltero (1964).
  • 07 con el dos delante (Agente: Jaime Bonet) (1966), de Ignacio F. Iquino.
  • La tía de Carlos en minifalda (1967).
  • El terrible de Chicago (1967).
  • El hueso (1968), de Antonio Giménez Rico.
  • El cronicón (1969).
  • En la red de mi canción (1971).
  • La liga no es cosa de hombres (1972), de Ignacio F. Iquino.
  • Ligue story (1972).
  • Celos, amor y Mercado Común (1973).
  • Busco tonta para fin de semana (1973), de Ignacio F. Iquino.
  • Furia española (1975), de Francesc Betriu.
  • La de Troya en el Palmar (1984).
  • Amanece, que no es poco (1988).
  • Pasodoble (1988)
  • Amo tu cama rica (1991).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cassen (actor) en la hispana Vikipedio.