Atraco a las tres
Atraco a las tres | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Atraco a las tres |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1962 |
Ĝenro | komedia filmo, heist film |
Kameraado | Alejandro Ulloa Jr. |
Reĝisoro(j) | José María Forqué |
Scenaro | Rafael J. Salvia |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Adolfo Waitzman |
Rolantoj | José Luis López Vázquez • Cassen • Gracita Morales • Katia Loritz • Manuel Alexandre • Agustín González • Alfredo Landa • Rafaela Aparicio • José María Caffarel • Jesús Guzmán • Lola Gaos • Cassen • Rafael Hernández • Rufino Inglés • José Orjas • Jesús Guzmán • Alberto Berco • José Álvarez "Lepe" • Miguel Madrid • José Villasante |
IMDb | |
Atraco a las tres (Ŝtelatako je la tria) estas hispana komedia filmo reĝisorita de José María Forqué en 1962. Temas pri mita filmo de la hispana kino, en kiu José María Forqué kunigas kritikon de la tiama hispana socio, parodion de la nigraj filmoj kaj nigran humuron.
La filmo estis adaptita al teatro,[1] kaj la 20an de junio 2003 oni premieris kinadaptaĵon de la filmo laŭ la titolo Atraco a las tres... y media, kun geaktoroj Iñaki Miramón, Josema Yuste kaj Elsa Pataky.[2]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Fernando Galindo, kasisto de banko, sukcesas konvinki siajn laborkolegojn por ŝteli sian propran bankoficejon ŝajniniginte veran ŝtelatakon, kiel reprezalio pro la maldungo de don Felipe, estimata malnova vicdirektoro, kaj krome kiel kompenso al siaj malbonaj salajroj kaj laborkondiĉoj. Ili preparas detale dum tagoj la ŝtelatakon laŭ la stilo de la nigraj filmoj, sed finfine ili malsukcesas, ĉar en la komento de la ŝtelatako aperas veraj ŝtelistoj, kiuj estis ricevintaj la informon el Katia Durán, kantistino de kiu Galindo estis enamiĝinta kaj al kiu li malkovris la sekreton de la plano.
Roluloj kaj geaktoroj
[redakti | redakti fonton]- José Luis López Vázquez kiel Fernando Galindo.
- Cassen kiel Martínez, pedelo.
- Gracita Morales kiel Enriqueta.
- Katia Loritz kiel Katia Durán.
- Manuel Alexandre kiel Benítez.
- Agustín González kiel Cordero.
- Manuel Díaz González kiel don Prudencio, nova vicdirektoro.[3]
- José Orjas kiel don Felipe, nova vicdirektoro.
- Alfredo Landa kiel Castrillo.
- Rafaela Aparicio
- Lola Gaos
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Galán, Diego (15a de februaro 2003). «Una joya del sainete». El País. Konsultita la 5an de novembro 2011.
- ↑ «"Escribí el guion de 'Atraco a las tres' en nueve días, y eso sólo se hace por hambre"». El País. 29a de majo 2003. Konsultita la 5an de novembro 2011.
- ↑ «Los 10 jefes más horribles del cine». Cinemanía. 12a de septembro 2011. Arkivita el originalo la 24an de oktobro 2011. Konsultita la 5an de novembro 2011.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Atraco a las tres en la hispana Vikipedio.