Pedro Masó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Masó
Persona informo
Naskonomo Pedro Masó Paulet
Naskiĝo 26-an de januaro 1927 (1927-01-26)
en Madrido
Morto 23-an de septembro 2008 (2008-09-23) (81-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Infanoj 7
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Pedro MASÓ Paulet (Madrido, 26a de januaro 1927 - Madrido, 23a de septembro 2008) estis hispana scenaristo, produktoro kaj kinreĝisoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Pedro Masó disvolvis nelacigeblan aktivecon en la hispana kinetoso. Totale, li reĝisoris 14 filmojn, verkis 146 scenarojn kaj produktoris 82 filmojn, krom laboro kiel produktoro kaj realigisto en televido: li produktoris ses seriojn, kelkaj tiom popularaj kiel Anillos de oro (1983) kaj Brigada central (1988).

Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li laboris en diversaj kinprofesioj. En 1962 li iĝis produktoro kreante sian propran kompanion, nome Pedro Masó Producciones Cinematográficas, per kiu li produktoris kelkajn sukcesajn filmojn kiel Atraco a las tres, Un millón en la basura, La ciudad no es para mí kaj la trilogion malfermitan per La gran familia.

En 1986 li fondis filion Escorpio Films, S.A. per kiu li produktoris sian unuan filmon bazitan sur romano de Miguel Delibes, reĝisorita de Antonio Mercero, titolita El tesoro (1988).

Reĝisoritaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1971 - Las Ibéricas F.C.
  • 1972 - Experiencia prematrimonial
  • 1972 - Las colocadas
  • 1974 - Una chica y un señor
  • 1974 - Un hombre como los demás
  • 1975 - A Menor Violentada
  • 1975 - Las adolescentes
  • 1976 - La menor
  • 1977 - La Coquito
  • 1979 - La miel
  • 1979 - La familia bien, gracias
  • 1980 - El divorcio que viene
  • 1981 - 127 millones libres de impuestos
  • 1982 - Puente aéreo
  • 1995 - Hermana, pero ¿qué has hecho?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedro Masó en la hispana Vikipedio.