Sofi Oksanen
Sofi Oksanen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sofi-Elina Oksanen |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1977 (45-jara) en Jyväskylä |
Lingvoj | finna • estona |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko • Universitato de Jyväskylä • Theatre Academy Helsinki |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo • romanisto • dramaturgo • verkisto |
Verkoj | Purge |
TTT | |
Retejo | http://www.sofioksanen.com/ http://www.sofioksanen.fi/ |
Sofi-Elina OKSANEN (naskiĝinta 7-a de januaro 1977 en Jyväskylä) estas finna verkisto. Ŝi skribis kun alia ses romanojn kaj kvar teatraĵojn. Ŝia unua romano aperis en 2003. Ŝi estas konata speciale pri sia romano Puhdistus. El tio ŝi ricevis Premion Finlandian, literaturan premion de Nordia Konsilantaro kaj aliajn premiojn. Ŝi skribis ankaŭ eseojn kun alie en Helsingin Sanomat kaj Aamulehti. Ŝiaj verkoj estas tradukita al pli ol 40 lingvoj. Ŝi ankaŭ faris 3 operojn. Ŝi kreskis en Jyväskylä en Halssila. Ŝia patrino estas estona. Sofi Oksanen estas duseksa. Oksanen rakontis, ke ŝi estas volonte seninfana. Ekde 2011 ŝia edzo estas Juha Korhonen. Oksanen estas feministo. Oksanen fondis propran eldonejon en 2011. Antaŭe granda finna eldonejo WSOY eldonis librojn de Oksanen, sed fariĝis disputo inter WSOY kaj ŝi, kaj do WSOY anoncis, ke ĝi ne plu eldonos ŝiajn librojn. Sofi Oksanen loĝas nuntempe en Helsinko.