Loto du patrimoine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotludo de la heredaĵo
Loto du patrimoine
loterio
Komenco 2017
Lando(j) Francio vd
Tipo Lotludo
Celo Konservado de francaj monumentoj
Agareo

konservado de historiaĵo

vdr

La loto du patrimoine, esperante lotludo de la heredaĵo, komercigita sub la nomo Super Loto Mission Patrimoine, estas franca bonfara lotludo kreita en 2017 de la organizaĵo Française des jeux, pro iniciato de la « Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj » estrita de Stéphane Bern. Ĝi celas kolekti fonduson por financi la daŭran konservadon de endanĝeritaj monumentoj, historiaj aŭ ne.

La unua lotado okazis la 15-an kaj 16-an de septembro 2018 dum la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo[1]. La destino de la funduso estas regulata de konvencio inter la ministerio de la Kulturo kaj la franca Fondation du patrimoine (Fondaĵo pri heredaĵo)[1].

Ekde 2019, la loterio estas organizita ĉiujare je du fazoj. La lotado de la lotludo okazas la 14-an de julio, dum la nacia tago de Francio[2]. Ankoraŭ ekzistas gratludo dum la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]