Luže (pilgrimpreĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

49° 53′ 26″ N 16° 01′ 46″ O / 49.89056 °N, 16.02944 °O / 49.89056; 16.02944 (mapo)

Pilgrimpreĝejo Luže

Super urbeto Luže, Ĉeĥio, regiono Pardubice, en dominanta pozicio, de malproksime videbla, situas baroka pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria Helpantino sur Chloumek (sur Altaĵo) kaj estinta jezuita rezidejo.

Areo de pilgrimloko[redakti | redakti fonton]

Areo de la pilgrimpreĝejo kaj la jezuita rezidejo ekestis el fundamenta donaco de Maria Maksmiliana Eva Hieserl el Chodoj kaj Košumberk, kiu konstruigis ĉi tie la unuan mariakultan kapelon kaj venigis ĉi tien en la jaro 1669 membrojn de la jezuita ordeno. En la jaroj 1678 - 82 ŝi establigis jezuitan rezidejon kaj ankaŭ propran dometon apud la klostra areo. En la jaro 1684 ŝi donacis la tutan sinjorejon al la jezuita ordeno kaj iniciatis konstruadon de la nuntempa pilgrimpreĝejo en la jaroj 1690 - 1695 laŭ planoj de P. I. Bayer fare de konstruisto G. B. Alliprandi.

Pilgrimpreĝejo kaj ŝtona kruco en Luže

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstrua arĥitekturo de la kirko estas ununava oblonga, kun elstaranta trilatera fermo de la presbiterejo sur orienta flanko. La ĉefa du-tura fronto estas partigita per pilastroj kaj kronita per triflanka ŝildo. Kolona portalo estas ornamita per blazono de M. M. Hieserl kun jarnumero 1700, en nikoj surfronte estas statuoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Joaĥimo. Ĉirkaŭ la kirko estas terasoforme aranĝita ambito kun kvar angulaj kaj kvar flankaj oblongaj kapeloj kaj kun du monumentaj ŝtuparoj en akso de la preĝejo kaj kun plua ŝtuparo situanta diagonale, direkte al jezuita rezidejo. La rezidejo estas nuntempe rekonstruita je loĝejoj.

Estinta jezuita rezidejo en Luže

Interna ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La ekipaĵo de la kirko estas plejparte laboro de la ordenaj fratuloj, skulptistoj kaj lignoskulptistoj F. Baugat, J. Kostelník kaj F. M. Brabenec. La ĉefaltaro estas monumenta memstara arĥitekturaĵo kun statuaro de Anunciacio, sub la kupolo estas riĉe ornamita tabernakla altaro kun kopio de bildo de Virgulino Maria Helpanta. En ses kapeloj de la navo estas altaroj kun bildoj de Sankta Anna, Sankta Ignaco, Sankta Barbaro, Sankta Johano Nepomuka, Sankta Francisko Ksavjera, Sankta Apoleno, ĉiuj de Jan Jiří Heinsch, kompletigataj per pliaj bildoj sur altaroj kaj sur vandoj - Ecce Homo, Sankta Stanislao Kostka, Virgulino Maria Dolorplena kaj multaj pliaj, kaj per riĉa skulpta ornamo, statuoj de Sankta Rozalia, arĥianĝeloj Miĥaleo kaj Rafaelo, Sankta Odilia, statuaro Ŝanĝo de la Sinjoro sur Monto Tabor kun Moseo kaj Elmo, ĉe la ĉefa pordo statuoj de Sankta Joaĥimo kaj Sankta Jozefo. En kapelo de Sankta Barbaro estas tomboŝtono de la preĝeja fundamentdonacintino. La orgeno estas duparta kun akantfoliaj lignoskulptaĵoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Karel Kuča: :Atlas památek Česká republika" Eldonis eldonejo Miloš Uhlíř - Baset, en j. 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]