Lubnja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lubnja, ukraine Лубня, hungare Kiesvölgy [kieŝvoldj] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lubnja situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Stavne (kun stacidomo) troviĝas je 5, Velikij Bereznij je 34, Uĵhorodo je 76 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1631 en formo "Lubnya". En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon. En 1910 vivis en Kiesvölgy 289 loĝantoj, (260 rutenoj, 28 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Lubnja/Kiesvölgy. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]