Lucas M. Macri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucas M. MACRI (naskiĝis la 19-a de aŭgusto 1972 en Bonaero)[1] estas argentina-usona astronomo.

Li ricevis bakalaŭrecon pri fiziko en 1995 ĉe la MIT kaj doktorecon pri astronomio en 2001 ĉe la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics.[2]

De 2008 li estas helpanto en astronomio ĉe la Universitato A&M de Teksaso.

Li studis la variantajn cefeidojn en proksimaj spiralaj galaksioj en la kadro de pluraj projektoj celantaj mezuri la rilaton de ekspansio de Universo (la konstanto de Hubble) kun pli granda ekzakteco kaj precizeco.[2]

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 7850 Buenos Aires[3] la 10-an de junio 1996.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]