Lucien Decourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucien DECOURT [dökur'] (naskiĝis la 3-an de majo 1868 en Mâcon; mortis la 31-an de decembro 1923 apud Parizo) estis franca esperantisto.

Esperantistigita de Carlo Bourlet, kiam li estis profesoro en la militista kolegio en La Flèche, li havis la ideon krei Federaciojn kaj organizis ilin. La unuaj estis fonditaj en 1907-08. Dek ekzistis en 1910.