Ludogorec Razgrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludogorec Razgrad
futbala klubo
Kluba nomo  Професионален футболен клуб Лудогорец Разград
PFK Ludogorec Razgrad
Fondita  2001
Stadiono  Areno Ludogorec en Razgrad, Bulgario
Kapacito  8.808
Prezidanto  Kiril Domusĉiev
Trejnisto  Pavel Vrba
Ligo  Unua Ligo de Bulgario (Parva liga)
2022/23  1-a pozicio, 1-a bulgara ligo
Oficiala retejo  ludogorets.com
Hejme
Ekstere
vdr

Ludogorec RazgradLudogorets Razgrad - plena nomo Професионален футболен клуб Лудогорец Разград, PFK Ludogorec Razgrad - estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Bulgario. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Razgrad. En la sezono 2022/23, la unua vira teamo de la klubo la 12-an jaron en sinsekvo atingis la 1-an pozicion de la Unua Ligo de profesia futbalo (Parva liga), do nuntempe konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando.

La 10-an de aŭgusto 2021 la unua vira teamo en ĉeesto de pluraj esperantistoj, interalie la germano Wieland Pusch, post longe egala rezulto kaj fina penalado per rezulto de 6:3 goloj venkis kontraŭ Olimpiakos Pireo FK, la aktuale plej bona vira futbalteamo de Grekio, en antaŭmatĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la stadiono