Unua Ligo de Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Ligo de Bulgario
emblemo
nacia futbala ligo
nacia ĉampionkonkurso
Komenco 1924 vd
Lando(j)  Bulgario
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Unua Ligo de Bulgario - bulgare Първа лига, Parva liga, aŭ je plena nomo bulgare Първа професионална футболна лига, Parva profesionalna futbolna liga, Unua profesia futbala ligo - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Bulgario. Ĝin organizas la Bulgaria Futbala Asocio, bulgare Български футболен съюз, Bulgarski futbolen sajus. Unuafoje en la ligo en 1924 organiziĝis matĉoj inter la unuaj viraj futbalklubaj teamoj el Bulgario. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo PFK Ludogorec Razgrad (ПФК Лудогорец Разград), jam la 12-an jaron en sinsekvo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo CSKA Sofija (ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija, je plena nomo profesia futbala klubo Centra Armea Sportklubo Sofio) - laŭ la stato de 2023 entute 31-foje.