Saltu al enhavo

Bulgaria Futbala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulgaria Futbala Asocio
emblemo
la vira nacia teamo en 2012
la vira nacia teamo en 2012
federacio de futbalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1923 vd
Lando(j)  Bulgario
Estro Borislav Mikhailov
Posedatoj Bulgara nacia teamo de futbalo
Bulgara nacia teamo de plaĝa futbalo
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj
Bulgaria Olympic football team (en) Traduki
virina nacia futbala teamo de Bulgario
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Bulgaria Futbala Asocio, bulgare Български футболен съюз, Bulgarski futbolen sajus estas la nacia futbala asocio en Bulgario, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1923. La vira Bulgara nacia teamo de futbalo kaj paralela virina nacia teamo konkuras nome de la federacio. La asocio interalie ekde 1924 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la Unua Ligo de Bulgario - bulgare Първа лига, Parva liga, aŭ je plena nomo bulgare Първа професионална футболна лига, Parva profesionalna futbolna liga, Unua profesia futbala ligo. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo PFK Ludogorec Razgrad (ПФК Лудогорец Разград), jam la 12-an jaron en sinsekvo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo CSKA Sofija (ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija, je plena nomo profesia futbala klubo Centra Armea Sportklubo Sofio) - laŭ la stato de 2023 entute 31-foje. Inter aliaj aparte menciindaj bulgaraj futbalteamoj estas Liteks Loveĉ, Levski Sofija kaj Slavija Sofija.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la vira nacia teamo en 2010