Ludogorets Razgrad
Ludogorets Razgrad | |||
---|---|---|---|
Kluba nomo | Професионален футболен клуб Лудогорец Разград PFC Ludogorets Razgrad | ||
Fondita | 2001 | ||
Stadiono | Areno Ludogorets en Razgrad, Bulgario | ||
Kapacito | 8.808 | ||
Prezidanto | Kiril Domusĉiev | ||
Trejnisto | Pavel Vrba | ||
Ligo | 1-a bulgara ligo (Parva liga) | ||
2020/21 | 1-a pozicio, 1-a bulgara ligo | ||
Oficiala ttt | ludogorets.com | ||
| |||
Ludogorets Razgrad aŭ Ludogorec Razgrad - plena nomo Професионален футболен клуб Лудогорец Разград, PFC Ludogorets Razgrad - estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Bulgario. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Razgrad. En la sezono 2020/21, la unua vira teamo de la klubo atingis la 1-an pozicion de la 1-a bulgara ligo de profesia futbalo (Parva liga), do nuntempe konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando.
La 10-an de aŭgusto 2021 la unua vira teamo en ĉeesto de pluraj esperantistoj, interalie la germano Wieland Pusch, post longe egala rezulto kaj fina penalado per rezulto de 6:3 goloj venkis kontraŭ Olimpiakos Pireo FK, la aktuale plej bona vira futbalteamo de Grekio, en antaŭmatĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.