Luelmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luelmo
Luelmo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49215 [+]
Demografio
Loĝantaro 155  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 6° 8′ U (mapo)41.4396127-6.1327146Koordinatoj: 41° 26′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 36,34 km² (3 634 ha) [+]
Situo de Luelmo
Situo de Luelmo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Luelmo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Luelmo estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Luelmo estas tradukebla etimologie al ulmo, ja oftas arbonomo por loknomoj en tiu areo.

Fontano de Luelmo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Luelmo kaj Monumenta, okupas totalan areon de 36,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 145 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 9 km de Bermillo de Sayago, komarka ĉefurbo. Setasnte interne de la komarko, limas kun Moralina norde, kaj laŭ horloĝordo, kun Moral de Sayago, Abelón, Fresnadillo, Bermillo de Sayago, Villamor de la Ladre, Monumenta (de Luelmo) kaj Gamones.

La setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Luelmo el Teso Santo.