Lukiana skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukiano el Antioĥio, la fondinto de la Lukiana skolo.

La Lukiana skolo, estis unu el la plej elstaraj kristanaj mezorientaj teologiaj skoloj.[1]

Historia skizo[redakti | redakti fonton]

Tiu skolo estis iniciatita de Lukiano el Antioĥio, martiro dum la persekuto de Maksimino Daia. Laŭ la Suida enciklopedio, Lukiano estus naskiĝinta en Samosata kaj, membriĝinte en la antioĥia klerularo, tie estus kreinta la faman skolon en 312. Certas ke estas liaj ellaboraĵoj sur la teksto de la greka biblio, konkretiĝinta en la lukianaantioĥia recenzo, kaj sur la Nova Testamento; li estis majstro de Ario kaj aliaj de la sama doktrino, kiel de Eŭsebio el Nikomedio. Tiom veras ke al li oni atribuis unu el la formuloj aprobitaj de la "arianiĝinta" Ancira koncilio; ke la la "Passio Luciani" (rakonto pri lia morto) hodoras arinisme kaj ke la venerado por li, aparte flanke de Flavia Jiulia Helena, patrino de Konstantino la 1-a koincidas kun la restaŭrado de la Drepanon (Helenopolo), kaj kun la renaskiĝo de la arianisma partio, jam venkita en Unua koncilio de Niceo... Tiuj duboj pri la kredo de Lukiano estas generitaj de letero de la patriarko de Alaksandrio, Aleksandro, kiu parolas pri iu Lukiano senigita je la komuineco kun la eklezio iniciate de tri aleksandriaj sinsekvaj episkopoj. Eble, diras historiistoj, tems pri la sama Lukiano. [2].

Dekomence influa kaj disĉiploaltira, la lukiana skolo ĉesis ekzisti tuj post la unua koncilio de Niceo (325).

Sekvuloj[redakti | redakti fonton]

Inter la sekvantaro de tiu skolo, (dirita ankaŭ lukianista)[3], menciitaj en la eklezia historio de Filostorgio.[4] estas la plej famaj kiel Eŭsebio el Nikomedio, Leoncio el Antioĥio, Maris el Kalccedonio kaj Ario.[5].

Penso kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ Bardy kaj aliaj, temas pri simpla teologia orientado [6]; laŭ Hastings, male, ĝi estis la antaŭĉambro de la aria doktrino."[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]