Luksemburga dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni ne konfuzu la historian luksemburgan dinastion kun la nun reganta dinastio en Luksemburgo, kiu estas branĉo de la dinastio Nassau.

La Luksemburga dinastio estis germana nobela familio kun grava politika rolo en la malfrua mezepoko de Eŭropo. Al tiu dinastio apartenis la due plej multaj romiaj-germanaj reĝoj de la Sankta Romia Imperio (superite nur de la Habsburgoj). Ili devenis el Limburgo kaj longe regis en pluraj eŭropaj landoj, interalie 127 jarojn en Ĉeĥio. Plej grava reganto el la luksemburga dinastio estis Karolo la 4-a (13161378), imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Frua historio

Devenaj sinjoroj de Luksemburgo, grafoj el Namuro kaj Luksemburgo formortis en la jaro 1196 pro morto de Henriko la 1-a La blinda. Lia filino Ermesinda edziniĝis plej baldaŭ al duko el Bar kaj en la jaro 1214 al duko Valramo la 3-a de Limburgo. Post lia morto en 1226 liaj provincoj disdividis inter du filoj – inter Henriko, filo el la unua geedzeco, kiu ekregis en Limburga dukolando kiel Henriko la 4-a, kaj inter Henriko, filo el la alia geedzeco kun Ermesinda, dum kiu regis lia patrino ĝis sia morto en la jaro 1247 kaj poste li ekregis mem kiel grafo Henriko la 2-a nomata La granda. Tiu regis ĝis la jaro 1281 kaj li ekzorgis pri evoluo de la lando. Lia filo Henriko la 3-a regis nur sep jarojn, do ĝis la jaro 1288, kiam li estis mortigita en batalo ĉe Worringen proksime de Kolonjo, kie li renkontiĝis kun soldataroj de Johano la 1-a de Brabanto en batalo je Limburgo, kie formortis la reganta dinastio. Henriko la 3-a postlasis tri filojn – Henrikon, Valramon kaj Balduenon. La unuenaskita filo surtroniĝis sur la luksemburgan tronon kiel grafo Henriko la 4-a kaj li ligis al porfranca politiko de siaj antaŭuloj. Francaj reĝoj tiutempe akiris unuan lokon en eŭropa politiko, kiam ili sukcesis devigi la papon, por ke li movu la papan sidejon el Romo al franca Avinjono, kaj uzi tiel ilian potencon por realigi la sian propran. Por realigi sian influon la franca reĝo Filipo la 4-a La bela atingis nomigon de luksemburgano Petro el Aspelt, sia proksima amiko kaj amiko de luksemburga grafa dinastio, kiu estadis kanceliero de ĉeĥa kaj pola reĝo Venceslao la 2-a Přemyslido, al posteno de ĉefepiskopo en Majenco. Plua lia ŝatato fariĝis ĉefepiskopo en Kolonjo kaj fine la 10-an de decembro de 1306 estis nomita ĉefepiskopo de trevira Baldueno de Luksemburgo. En la jaro 1308 estis murdita romia reĝo Albreĥto la 1-a Habsburga kaj Filipo la 4-a anoncis kandidecon de sia frato Karolo el Valois. Sed kontraŭ tio stariĝis plimulto de regnaj princoj kaj ĉefepiskopoj kunsumigis sole tri voĉojn. Kaj do estis interkonsentita kandideco de Henriko la 4-a de Luksemburgo, kun kiu interkonsentis eĉ rejna palatinata grafo Rudolfo, per kio estis akirita bezona la kvara princ-elektista voĉo. La 6-an de januaro de 1309 okazis en Aĥeno reĝa kronado, per kiu Henriko ricevis titolon reĝo romgermana kaj nomon Henriko la 7-a.

Regataj landoj

Gravaj dinastianoj

Kelkaj regantoj el la luksemburga dinastio: