Luksemburgo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Luksemburgo en la Olimpikoj krom neantaŭplanita partopreno de luksemburg-devena viro en la entute dua moderna olikpiko, Michel Théato pri maratono en la Somera Olimpiko 1900 de Parizo, ekde la jaro 1912 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1932, kiam pro la financa depresio la vojaĝado de Eŭropo al la olimpiko en Los-Anĝeleso aspektis aparte multekosta. En vintraj olimpikoj luksemburgaj partoprenantoj partoprenis en 1928 kaj 1936, kaj tiam post pli ol 50-jara paŭzo denove ekde 1988 ĝis 1998, en 2006 kaj regule ekde 2014.

Gilles Muller (jen en Wimbledon 2016) en Rio 2016 atingis la 9-an rangon en individua teniso, post kiam li en la malferma ceremonio estis la teama flagoportanto.
aparte de la "ĝeneralaj olimpikoj", luksemburga teamo ankaŭ aktivas en la Junularaj Olimpikoj - jen Nicolas Kess kaj Arthur Kluckers atingis arĝentan medalon pri kombinita biciklado en Bonaero 2018

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte kvin medalojn: Temas pri 2 oraj kaj 3 arĝentaj medaloj, el tiuj du arĝentaj medaloj fare de la devene aŭstra Marc Girardelli en la Vintra Olimpiko 1992. La unuan oran medalon atingis Michel Théato pri maratono en la Somera Olimpiko 1900 de Parizo, tute nekonata laboristo tiam vivinta en Parizo sed denaske el Luksemburgo, kaj la duan Josy Barthel en la vira 1500-metra kuro kadre de formala luksemburga teamo. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 91-an rangon.

Kunordigas la teamon la Luksemburga Olimpika Komitato, fondita kaj rekonita en 1912.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]