Lullo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Lull ĉe Bad Hersfeld

Lull (aŭ Lullus, n. ĉ. 710, m. la 16-an de oktobro 786) estis sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco.

Li naskiĝis en Wessex, Anglio kaj iĝis monaĥo ĉe Abatejo Malmesbury, Wiltshire. Dum li pilgrimis al Romo en 737 li renkontis Sanktan Bonifacion, kaj decidis partopreni ties misian laboron en norda Germanio. En 738 li aliĝis al la benediktana monaĥejo de Fritzlar kie li estis instruata de Sankta Wigbert. En 740 li iĝis diakono kaj en 747 Bonifacio ordinis lin kiel pastro.

En 752 Bonifacio nomumis lin kunepiskopo. La sekvantan jaron Pipino la pli juna konfirmis lin kiel episkopo de Majenco, kaj li estis la posteulo de Bonifacio post ties mortigo en 754. Ĉirkaŭ 781 papo Hadriano la 1-a donis al li paliumon, kun la rango de ĉefepiskopo. Li pligrandigis la aŭtoritaton de sia ĉefdiocezo, kaj superis plurajn najbarajn diocezojn.

Ekde 769 li subtenis la fondon de abatejo ĉe Bad Hersfeld, kiun en 775 li sukcese konfidis al la protekton de Karlo la Granda.

Kompare al Bonifacio, li pli nutris bonajn rilatojn al la reĝoj de la frankoj. Li daŭrigis la reformon (komencitan de Bonifacio) de la franka eklezio, kaj finis la kristanigon de Hesio kaj Turingio.

Li entombiĝis en la abatejo de Hersfeld, kaj kanoniziĝis la 7-an de aprilo 852.