Lulla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lulla estas malgranda renaskiĝinta vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Tab.

Blazono de Lulla

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lulla situas sur ebenaĵo kaj rande sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tab troviĝas 9, Siófok 16, Enying 27 km-ojn. La proksima monteto altas 287 m-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj romianoj, hunoj kaj avaroj vivis tie. Ekde la 11-a jarcento la kampoj apartenis al la eklezio. La unua skriba mencio devenis el 1264 laŭ tiama hungara ortografio "Lyula". Baldaŭe la vilaĝo senhomiĝis kaj forgesiĝis. La loko apartenis al Torvaj. En 1907 alvenintoj aĉetis parcelojn, kie komunumo-ĝermo formiĝis. En 1947 la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 Lulla iĝis municipo. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Vilaĝservo estas kulturdomo kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]