Lunarkforma sablomonteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa formo
Lunarkforma sablomonteto en la dezerto Namibo.

Lunarkforma sablomonteto (ankaŭ barkano de la kazaĥa бархан [barĥan]) estas monteto el sablo kiu troviĝas en dezertoj. Ili alfrontas la venton, aperante malkavecaj. Venta agado plejparte en unu direkto produktas ilin. Ili estas tre oftaj en sablecaj dezertoj ĉie en la mondo kaj estas arkformaj, kun milda deklivo je la flanko de la vendo, el ordigita sablo.

Ĉi tiu tipo de sablomonteto posedas du "kornojn" kiuj alfrontas la venton, kun la pli kruta deklivo alfrontante la alian direkton, je la anguo de ripozo de la sablo, proksimume 30–35 gradoj por mezgranda seka sablo.[1][2] La ventfronta flanko estas puŝita de la vento, kaj staras je proksimume 15 gradoj. Lunarkformaj sablmontetoj povas esti altaj je 9-30 metroj kaj larĝaj je 370 metroj ĉe la bazo mezurate perpendikulare al la vento.

Oni estas vidinta lunarkformajn montetojn sur Marso, kie la malmulta atmosfero havas ventojn sufiĉe fortajn por movi sablon kaj polvon. Maraj lunarkformaj montetoj videblas submare kiam sablo moviĝas trans la marfundo.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2017-12-18) “Birth of a subaqueous barchan dune”, Physical Review E 96 (6), p. 062906. doi:10.1103/PhysRevE.96.062906. 
  2. (2018-10-19) “Role of Transverse Displacements in the Formation of Subaqueous Barchan Dunes”, Physical Review Letters 121 (16), p. 164503. doi:10.1103/PhysRevLett.121.164503. 
  3. (30 September 2020) “Morphological evolution of a barchan dune migrating past an offshore wind farm foundation”, Earth Surface Processes and Landforms 45 (12), p. 2884–2896. doi:10.1002/esp.4937. 
  4. Shifting sands: R&D gurus report in on scour of 'marching' seabed dunes (angle) (23 October 2020). Arkivita el la originalo je 1 November 2020.