Lusako
Aspekto
(Alidirektita el Lusaka)

| Lusako | |
| urbo | |
Lusako
| |
| Oficiala nomo: Lusaka | |
| Lando | |
|---|---|
| Provinco | Provinco Lusako |
| Distrikto | Distrikto Lusako |
| Historia regiono | Norda Rodezio |
| Situo | Lusako |
| - alteco | 1 300 m s. m. |
| - koordinatoj | 15° 25′ 59″ S 28° 19′ 59″ O / 15.43306 °S, 28.33306 °O (mapo) |
| Areo | 360,0 km² (36 000 ha) |
| Loĝantaro | 1 742 979 (2010) |
| Denseco | 4 841,61 loĝ./km² |
| Fondo | 1905 |
| Horzono | SAST (UTC+2) |
| Telefona antaŭkodo | (1) |
| Retpaĝo: www.lcc.gov.zm/ | |
| |

Lusako (angle: Lusaka) estas la ĉefurbo de Zambio. Ĝi situas sude sur altebeno en alto de 1400 m.
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 2 467 563 loĝantoj sur areo de 360 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 854 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Lusako estis fondita en 1905 fare de eŭropaj setlantoj. En 1935 ĝi iĝis la ĉefurbo de la brita kronkolonio Nord-Rodezio, en 1964 ĝi iĝis ĉefurbo de la sendependa Zambio.
Kronologio
[redakti | redakti fonton]- 24-a de oktobro 1964: Lusako fariĝis ĉefurbo de Zambio post ties sendependiĝo.
- 5-a de julio 2001: Oni mortpafis surstrate iaman vicprezidenton Paul Tembo.
- 10-a de julio 2001: La 37-a kaj lasta ŝtatpinto de la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) malfermiĝis.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]- Eksportvojo (fervojo kaj vojo) al la tanzania havenurbo Dar es Salaam (tra TAZARA)
- Flughaveno kun internaciaj ligoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- mapo



