TAZARA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TAZARA

Trajno de TAZARA en stacio Mlimba

Trajno de TAZARA en stacio Mlimba
Trafikado
Trafikanto Tanzania–Zambia Railway Authority
Teknikaj trajtoj
Longo 1860 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
vdr

TAZARA estas fervoja linio inter Tanzanio kaj Zambio. Ĝi ligas la tanzanian havenon Daresalamo al la zambia urbo Kapiri Mposhi, fervoja stacio de linio inter Lusako kaj Kitwe.

La nomo estas anglalingva mallongigo de TAnzania-ZAmbia RAilway (tanzania-zambia fervojo). La linio longas ĉ. 1 860 km, el kiuj ĉiu lando havas proksimume duonon. Ĝi estas la sola fervojo en Tanzanio, kiu transiras landlimon al najbara lando. Male al la aliaj tanzaniaj linioj, kiuj havas metran ŝpuron de 1 000 mm, ĝi uzas CAP-ŝpuron de 1 067 mm, kutiman en suda Afriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

TAZARA ekestis inter 1970 kaj 1975 por krei trafikan ligon inter suda kaj orienta Afriko. Ĝi estis subtenata per kredito de Ĉinio, kiu celis redukti la dependecon de Zambio de la vojoj tra Sudafriko. La projekto kostis ĉ. duonan miliardon da dolaroj kaj estis la plej kosta eksterlanda projekto de Ĉinio iam ajn.

Tanzanio estis kritikata pro akcepto de la helpo flanke de Ĉinio, tanzania prezidento plendis, ke la okcidentaj landoj premas lin pro tio, sed ne proponas alternativon[1]. Interalie li diris: „La mono en la mondo estas aŭ ruĝa aŭ blua. Mi ne havas mian propran verdan monon, do kie mi prenu? Mi ne elektas mian flankon en la malvarma milito. Mi nur volas monon por konstruado“ (Julius Nyerere, PRO, DO183/730, From Dar es Salaam to CRO, No. 1089, 3 July 1965).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Inter Daresalamo kaj Kapiri Mposhi la fervojo trairas altodiferencon de 1 400 metroj. Ĝia trafiko estas grava ne nur por Tanzanio kaj Zambio, sed ankaŭ por Malavio, Kongo Kinŝasa, Zimbabvo kaj Sudafriko.

La fervojo estas ŝtate administrata de Tanzanio kaj Zambio. Ĉar de 1990 al 2003 okazis grava malkresko de la vartrafiko (de 1,2 Mt al 0,63 Mt) kaj necesas multe da mono por ripari malnovajn lokomotivojn, la du landoj nun konsideras privatigon de la linio.

Stacidomo de TAZARA en Ifakara

Jen la gravaj stacioj de TAZARA:

Veturado en ekspresa pasaĝera trajno daŭras laŭplane 36 horojn (2009), sed malfruoj povas longigi la veturadon al pli ol 50 horoj.[2] La laŭplana mezuma rapido estas iom pli ol 50 km/h.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Zambiaj fervojistoj ĉe TAZARA-stacio Kapiri Mposhi en 2012

TAZARA restas grava simbolo de solidareco inter evoluantaj landoj kaj de la ĉina subteno por afrika sendependiĝo kaj evoluo. Kiam la someraj olimpikoj okazis en Pekino, la starta punkto de la torĉa itinero estis ĉe la TAZARA-terminalo.

Tamen malfacilaĵoj, kiujn spertis TAZARA, igis la registaron de Ĉinio dubi pri subteno de aliaj fervojoj en Afriko. Neniu alia fervojo en la kontinento ricevis ĉinan subtenon ĝis 2016, kiam ekfunkciis nova fervojo inter Abuja kaj Kaduna en Niĝerio. Post tio sekvis projektoj en Etiopio kaj Ĝibutio. Ĉiuj novaj projektoj de Ĉinio havas pli striktajn kondiĉojn kompare al la kreditado de TAZARA, interalie ĉinaj kompanioj ricevas la novajn fervojojn koncesie por kelkaj unuaj jaroj kaj pli poste la lokaj registaroj garantias repagon de la ŝuldo[3][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Altorfer-Ong, Alicia (2009). "Tanzanian 'Freedom' and Chinese 'Friendship' in 1965: laying the tracks for the TanZam rail link" (PDF). LSE Ideas. London School of Economics (LSE): 655–670. Archived from the original (PDF) on 3 October 2012. Retrieved 16 September 2010.
  2. Philip Briggs, Tanzania: With Zanzibar, Pemba and Mafia Bradt Travel Guides, 2009 ISBN 1841622885 P. 475
  3. "Two Chinese firms to overseas Ethio-Djibouti railway", Capital Ethiopia Newspaper, 22 December 2016. Kontrolita 17 March 2017. Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-15. Alirita 2020-05-12.
  4. Maundu, Pius, "Mombasa-Nairobi section of the SGR to be complete by June next year".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]