Luterana preĝejo (Eger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Eger
La luterana preĝejo en Eger
La luterana preĝejo en Eger
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Eger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Heves
Dato de konsekro 1940
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Eger.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eger longe estas katolika diocezo, tial la luteranoj nur sporade kaj malmulte vivis en la urbo. Nur antaŭ la 2-a mondmilito la luteranoj komencis agi por konstruis kirkon. Kun granda financa helpo de Finnlando oni komencis konstrui la preĝejon en 1939, en la sekva jaro ĝi estis konsekrita. La orgeno estis farita en 2002.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas ĉe stratangulo laŭ la trotuaroj en mezo de la urbo. Laŭ la fasado estas slogano: "Firma fortikaĵo estas nia Dio". Ĝuste ĉe la stratangulo alta kvadrata bastionoturo altiĝas, kiu simbolizas la sloganon kaj la urbon (havantan iam signifan fortikaĵon. En la fasado krom la turo estas 3 arkoj, la meza por la enirejo, la aliaj por fenestroj. Ankaŭ la turo havas enirejon, sed ĉe la alia trotuaro. Interne la muroj estas blankaj kaj senornamaj laŭ la kutimo. ĉe la altaro estas ankaŭ hungara kaj frinna flagoj, ili memorigas pri la financa helpo. La orgeno troviĝas en la galerio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Luterana preĝejo de Eger
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.