László Dapsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Dapsy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1843 (1843-02-28)
en Miskolc
Morto 29-an de majo 1890 (1890-05-29) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

László Dapsy [lAslO dapŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dapsy László estis hungara instruisto, profesoro, ĵurnalisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis dapsai.

László Dapsy [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1843 en Miskolc. Li mortis la 29-an de majo 1890 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Dapsy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis filozofion, juron kaj teologion en Debrecen. En 1864 helpe de stipendio li lernis en Edinburgh, poste en Londono, kie li konatiĝis kun tezoj de Darwin. En 1866 hejmenveninta li instruis en gimnazio, en la sekva jaro en kalvinana altlernejo de Pest (urbo). Post jaroj li redaktis ekonomian ĵurnalon, sed liaj kontribuaĵoj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A talajkimerülés befolyása az államok életére. Különös tekintettel Magyarország jövőjére. (1869)
  • Darwin, A fajok eredete a természeti kiválás útján, vagyis az előnyös válfajok fenmaradása a létérti küzdelemben (1873–74) - tradukaĵo de darwina ĉefverko
  • A parlamenti kormányrendszer Angliában és annak eredete, kifejlődése és gyakorlati alkalmazása 1876–77 - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]