László Pólos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Pólos
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de septembro 1955(nun 1955-09-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

László Pólos [lAslO pOloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pólos László, ekster Hungario ofte Laszlo Polos estas hungara-nederlanda filozofo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

László Pólos[1] naskiĝis la 14-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Pólos instruis en pluraj mezlernejoj inter 1978-1982, en tiu periodo li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980, filozofian post 2 jaroj. Post la diplomoj li instruis jam en universitatoj: Universitato Loránd Eötvös (1982-1986), Universitato Janus Pannonius (1986-1990), Universitato de Amsterdamo ekde 1991. Li kandidatiĝis en 1995, poste li instruis kiel docento en Universitato Loránd Eötvös kaj Erasmo-Universitato de Roterdamo. En 2002 li estis gastesploristo en Universitato Stanford en 2002, kie li partoprenis en verkado de monografio. Ekde 2018 li instruas ankaŭ en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li ricevis premiojn en 1987 kaj 1988.

Elektitaj artikoloj [1][redakti | redakti fonton]

  • Applied logic: how, what and why. Logical approaches to natural language. (1992)
  • Structural Inertia and Organizational Change Revisited I: Architecture, Culture and Cascading Change (2002)
  • Founding Conditions, Learning, and Organizational Life Chances: Age Dependence Revisited (2011)
  • A Cognitive Organization Theory (COT) of organizational change: measuring organizational texture, audience appeal, and leadership engagement (2017)

Liaj libroj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • A Logika elemei (1987)
  • Logics of Organization Theory: Audiences, Codes, and Ecologies (monografio, 2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.