László Vajda (reĝisoro)
László Vajda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weisz Lipót |
Naskiĝo | la 17-an de aŭgusto 1877 en Eger (Hungario) |
Morto | la 10-an de marto 1933 en Berlino (Germanio) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ladislao Vajda |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • dramaturgo • ĵurnalisto • aktoro • reĝisoro • dramaturgo |
László Vajda [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda László [1] estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia origina nomo estis Weisz Lipót. Lia filo estis la samnoma László Vajda.
László Vajda naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Eger, li mortis la 10-an de marto 1933 en Berlino (Germanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Vajda devenis el juda familio. Li komence estis aktoro province, poste ĵurnalisto en la ĉefurbo en signifaj revuoj. Ekde 1908 li estis reĝisoro de Teatro Magyar, post 5 jaroj li estis nomumita ĉefreĝisoro. Ekde 1915 li sukcese kreis scenarlibrojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis membro de la filma politika konsilio. En 1922 li translokiĝis al Vieno, post 2 jaroj al Berlino, kie estis pli vigla la filma vivo.
Li edziĝis en 1904, post 2 jaroj li ekhavis filon.
Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]
- A falu rossza (1915)
- Az aranyember (1918)
- Sodom und Gomorrha (1922)
- The Mistress of Atlantis (1932)
Elektitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Színészek – jelenetek a színészéletből (1904)
- Tiszavirág – operett (1915, opereto)
- Eső – (1925, dramo)
Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Lev Tolstoj: Az élő halott – teatraĵo
- Gabriella Zapolska: A cárevics – dramo