Mária Kőrösi
Aspekto
Mária Kőrösi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kőrösi Mária |
Aliaj nomoj | Kőrösi Mimi |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1825 en Turňa nad Bodvou |
Morto | 11-an de marto 1895 (69-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mihály Krasznay |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
KŐRÖSI Mária [pr. koe:roeŝi] Mimi. Judit estis hungara aktorino naskiĝinta en Torna la 10-an de decembro 1825 kaj mortinta en Koloĵvaro la 11-an de marto 1895.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis la filino de teatrestro Ferenc Kőrösy kaj debutis kiel infanaktorino. En jaroj 1829–1833 ŝi ludis en trupo de Ferenc Komlóssy en Sopron, Baja, Székesfehérvár, Pozsony. En la fino de la 1840-aj jaroj oni invitis ŝin dufoje al Nacia Teatro de Pest, sed ŝi restis ĉe la trupo de sia patro. Ekde 1871 ĝis sia morto ŝi estis anino de la Nacia Teatro de Koloĵvaro. Ŝia unua edzo estis István Philippovits, la dua Mihály Krasznay.
El ŝiaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Margit (Shakespeare.: Rikardo la 3-a);
- Fantine (Némethy Gy.: A gályarab);
- Camilla (Sardou: Csapodár);
- Karvasiné (Szigligeti E.: Csikós);
- Gertrud (Katona J.: Bánk bán);
- Aglaé (Augier: Giboyer és fia);
- Du Hamelné (Bellot: A 47-ik cikk).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Színházművészeti Lexikon
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.